Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, la Okup-terapio estas la aro de teĥnikoj, metodoj kaj agoj kiuj, pere de aplikataj aktivaĵoj kun terapiaj celoj, preventas kaj konservas la sanon, favorigas la restaŭradon de la funkcio, anstataŭas la nekapabligajn mankojn kaj valorigas la supozojn de la konduto kaj ĝian profundan signifon por atingi la plejajn sendependecon kaj resocianiĝon de la unuopulo en ĉiuj ĝiaj aspektoj: labora, mensa, fizika kaj socia.

Okup-terapio en hospitalo en epoko de la Unua mondmilito

Okupa scienco estas la disciplino akademia kiu naskiĝis el la valoroj de la okup-terapio kaj zorgas pri la homa konduto. La okupado estos la fokuso de la praktiko samkiel la analiz-unueco, koncentriĝante en la formo (observeblaj aspektoj de la okupado), funkcio (kiel influas la fizika sano kaj la nepra kontentiĝo) kaj signifo (la subjektiva sperto de partopreno ene de la kunteksto) de la homa okupado.[1]

Historio redakti

 
Okup-terapio, Unua mondmilito

La terapeŭtika uzo de la aktiveco kaj la movo komenciĝis en la plej primitivaj civilizoj. En la jaro 2000 a.K. la egiptanoj starigis templojn kie la personoj suferintaj je “melankolio” amase venis por mildigi la malsanon kaj kie la ludoj kaj distraj aktivaĵoj estis la karakterizaĵo de la loko. En la klasika Grekio, Asklepio kreis la hospitalon de la urbo Pergamo kie oni celis mildigi la delirojn pere de kantoj, muziko, literaturo kaj farsoj. Pitagoro, Taleso kaj Orfeo uzis la muzikon kiel kuracilon por malsamaj malsanoj de la korpo kaj menso. Hipokrato reliefigis la rilaton korpo-menso rekomendante la batalarton, legadon, laboron por teni kaj plibonigi la mensan staton de la unuopuloj. Kornelio Celso rekomendadis la muzikon, la konversaciadon, la legadon, la ĝislacigan ekzercadon, la vojaĝojn kaj eĉ ŝanĝon de loko por mildigi la malsanajn mensojn. Siaflanke, Seneko aludis al la laboro kiel kuracilon por ajna mensa agitiĝo.

La mezepoka obskurantismo kaŭzis la deklivon de la uzo de la okupado kun terapeŭtikaj celoj.

Inter 1250 kaj 1700 la scienca intereso direktiĝis al la analizo de la movo. Aŭtoroj kiaj Leonardo da Vinci, Descartes kaj Francis Bacon donis specialan atenton al la fiziologio aplikita al la ĉirkaŭo akirante specialan konotacion la ritmo, pozicio kaj energia eluzo. Bernardino Ramazzini reliefigis la gravecon de la preventado antaŭ ol la traktado kaj graveco observi la pacienton en sia laborloko. Santorio Santorio disvolvigis siajn teoriojn pri la metabolismo kaj emfazis ke la okupaj ekzercoj kaj la distro povas altigi la vivospacon.

Kun la kreado de la unua psikiatra hospitalo de Eŭropo en Valencio en 1409 (Hospitalo de Sankta Maria de la Sanktaj Senkulpaj Martiroj) ekiĝis grava malfermado de tiaj centroj por mens-malsanuloj, inter ili en 1425 la Reĝa kaj Ĝenerala Hospitalo Nia Damo de Gracio, en Zaragozo, kie la pastro Murillo unuafoje priskribis la traktomanierojn pere de okup-laboroj aŭ laborterapioj, kio multe influis en la morala traktado de Philippe Pinel, kiu priskribis fizikajn ekzercojn kaj man-okupajn kun la kredo ke la manlaborado rigore farita estis la plej bona metodo por certigi bonan moralon kaj konduton.[2]

Inter la 18a kaj la 19a jarcentoj okazis rapida disvolviĝo de la psikologio, anatomio kaj fiziologio, kio kontribuis al la apero de modeloj de fizioterapio kaj okupterapio. Tisot (1780) klasigis la okupan ekzercon kiel aktiva, pasiva kaj miksa kaj rekomendis aktivaĵojn kiel la kudrado, la muziko aŭ la naĝado inter aliaj. Samkiel la Krimea milito plifruigis la establadon de la flegado kiel profesio, ne estis ĝis la Dua mondmilito kiam estis agnoskita la Okup-terapio kiel profesion.[3]

Praktika aplikado de la Okup-terapio redakti

La okup-terapiisto donas siajn servojn al homoj kun ia problemo kiu ĝenas la sukcesan plenumon de sia okupado; entrepreni signifajn okupojn por la persono estas nepra por la bonfarto.[4]

Praktiko centrita en la uzanto
Ĝi celas doni al la persono la regpovon super sia vivo. En ĝi estas aktiva partopreno de la persono en terapeŭtika procezo. La okupa historio ellaboriĝas dum la terapio.
Praktiko centrita en la okupado
La okup-terapio konsituas helpo por partopreni en la okupoj kiujn la paciento valoras. La okupado estas fundamenta por ke la persono konstruu sian identecon. Por ke la praktiko estu bone farata endas sistema evaluado de la prioritatoj kaj interesoj de la persono.
Praktiko bazita super la evidenco
Ĝi celas bazigi la decidojn de interveno en la "konscia uzo, eksplicita kaj prudenta de la plej bona nuntempa evidenco". Ĝi celas integri la evidencon de la esplorado en la procezo klinika por tiel antaŭdiri eblajn rezultojn. La profesiulo de la okup-terapio devas scii kiel aliri, taksi kaj interpreti la rimarkindan esploron, li aŭ ŝi devas havi la kapablon arigi la rimarkindajn datumojn kiuj subtenu siajn intervenojn kaj komuniku la probablajn rezultojn de la interveno por ke la paciento decidu ĉu li/ŝi deziras ricevi tiun intervenon. [5]

Referencoj redakti

  1. Larson E, Wood W, Clark F. Ciencia ocupacional: desarrollo de la ciencia y la práctica de la ocupación a través de una disciplina académica. En*:Blesdell Crepeau E, Cohn ES, Boyt Schell BA. Terapia ocupacional. 10.ª Ed. Buenos Aires: Médica Panamericana; 2005. p. 15-26
  2. Pérez de Heredia-Torres M, Brea-Rivero M, Martínez-Piédrola R M. Origen de la Terapia Ocupacional en España. Rev Neurol. 2007; 45 (11): 695-698
  3. Durante Molina P. Historia de la Terapia Ocupacional. En*:Polonio López B, Durante Molina P, Noya Arnaiz B. Conceptos Fundamentales de Terapia Ocupacional. 1.ª Ed. Madrid: Medica Panamericana; 2001.p.1-14
  4. Práctica de la terapia ocupacional. En*: Kielhofner G. Fundamentos conceptuales de terapia ocupacional. Buenos Aires: Médica Panamericana; 2006. p. 4-6
  5. Blessdell Crepeau E, Cohn ES, Boyt Schell B. Práctica actual de la terapia ocupacional. En*: Blessdell Crepeau E, Cohn ES, Boyt Schel BA. Terapia Ocupacional. 10.ªEd. 1.ª reimpresión. Buenos Aires: Médica Panamericana; 2008. P. 27-30