Olías del Rey (de la Reĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Olías del Rey
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45280
Retpaĝaro www.oliasdelrey.es
Politiko
Urbestro José Manuel Trigo Verao
Demografio
Loĝantaro 6 867  (2010)
Loĝdenso 171,93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 3° 59′ U (mapo)39.943333333333-3.9877777777778Koordinatoj: 39° 57′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 588 m [+]
Areo 39,94 km² (3 994 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Olías del Rey (Hispanio)
Olías del Rey (Hispanio)
DEC
Olías del Rey
Olías del Rey
Situo de Olías del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olías del Rey [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio

Toponimio redakti

Laŭ Asín Palacios la termino "Olías" devenus el araba uliyya, 'altaĵo', kiu kongruus kun la situo de la municipo en alta loko. Aliaj fakuloj, kiaj Benito Ruano, indikas devenon el la latina vorto olivaolea kiu estus suferinta malgrandan adapton al araba aŭ mozaraba, kio kongruus ankaŭ kun la kultivo de la olivarboj ekde antikveco kaj aktuale. La dua parto "de la Reĝo" aperis meze de la 18a jarcento kiam Filipo la 5-a donis privilegian dokumenton al la vilaĝo, kiu nomiĝis ĝis tiam Olías la Granda distinge de Olías la Malgranda, kiu poste ixgis Olihuelas, poste malaperis kaj aktuale nomiĝas kverkaro de la kastelo de Higares apartenanta al Mocejón.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Olieros. La censita populacio en 2010 estis de 6.867 loĝantoj kaj la denseco estas de 171,93 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la loĝantaro estis ĉirkaŭ 1,000 loĝantoj, sed el la 1980-aj jaroj kaj pro profto de proksimeco de regiona kaj ŝtata ĉefurboj la populacio ege pliiĝis al preskaŭ 6,000 loĝantoj.

Situo redakti

Olías del Rey estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de Provinco Toledo, je altitudo de 588 m; je 11 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 39.94 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′36″ N 3°59′16″ Ok.

Geografio redakti

La municipo situantas «ĉe 2 montetoj kaj 1 valo».[1] Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Yunclillos kaj Cabañas de la Sagra norde, Magán kaj Mocejón oriente, Toledo sude kaj Bargas okcidente. Ununura hidrografia elemento estas la rojo de Juan Lobar, alfluanto de la rivero Taĵo, kiq elfluas sude.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj abunde, oleo, vino kaj prunoj) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto. En la aktualo la hegemonia sektoro estas servoj kun 73,9 % de la totalo de entreprenoj funkciantaj en la municipo, sekve de konstruado kun 12,7 %, industrio kun 12,1 % kj fine agrikulturo kun 1,3 %.

Historio redakti

La plej antikvaj restoj estas de la Paleolitiko.

Mezepoko redakti

De Mezepoko estas referenco al moskeo kaj nombraj aludoj al okupo fare de araboj kaj mozaraboj. Aperas la unuan fojon en dokumento de vendo en la jaro 1146. El la araba setlejo estas referenco per dokumento datata en 1169, kiu parolas pri la moskeo, el kiu ankoraŭ estas parto en la malantaŭa fasado de la Preĝejo de Sankta Petro Apostolo.

Oni konkeris ĝin eble antaŭ 1085, kiam kapitulacis Toledo, kaj nur post la konkero de Toledo oni reloĝigis la teritorion de Olías fare de toledaj kavaliroj de mozaraba deveno kiu kunvivis kun malnovaj kristanoj. Nombraj nomoj de loĝantoj montras setleadon kaj antaŭan kaj postan al la dato de la konkero de Toledo, kiaj la jenaj nomoj: la oka Abenalá, Abenbahlul, Abenbadaĉ, Abdeselam, Abemokskvik, Abensocala, Juanes Ben Floret, ktp. Arabaj kaj arabigitaj nomoj kunekzistaj kun aliaj kristanoj kiaj Gascó, Valduerme, Cabañuelas, Val Santiago, Castellanos, ktp.

La domaro estis menciata laŭ la nuna nomo en dokumento de 1146. Ne akiris gravon ĝis la periodo kiam venis la kortego de Hispanio al Toledo, kiam pro sia proksimeco al la ĉefurbo, tiu vilaĝo iĝis rezidejo de kelkaj nobeloj kiuj konstruis tie siajn blazonajn domegojn.

La 18-a de januaro de 1458 la reĝo Henriko la 4-a donas al la loĝantoj de Olías la privilegian dokumenton. Tiu fakto kaj la abundo de akvo ĉe la Reĝa Vojo de Toledo, kontribuis al ties posta disvolviĝo. Estis loko por haltejo, gastejo, ripozejo kaj pasta halto antaŭ alveni al Toledo.

Moderna epoko redakti

Dum la 16a jarcento la historio de tiu teritorio estis ligata al la ĉefurbo Toeldo kaj al la Milito de la Komunumoj de Kastilio. En 1576 estis hegemonio de nobelaj familioj Gómez Silva kaj Luna. Poste estis referencoj al tri gastejoj ĉe la Reĝa Vojo de Toledo, posedaĵoj de loĝantoj de Olías. En 1565 estis en la preĝejo la korpo de Sankta Eŭgenio survoje al Toledo. Kune veturis la reĝo Filipo la 2-a kaj la princoj Karlo, Rodolfo kaj Alberto, tiuj du lastaj, filoj de Maksimiliano.

Nuntempa epoko redakti

Durante la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo restis en la respublika flanko kaj oni ŝanĝis pro kontraŭmonarkismo la nomon al Olías del Teniente Castillo, omaĝe al respublika militisto mortinta.[2]

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

Notoj redakti

  1. Madoz, vol 12, paĝo 237.
  2. Juan Eslava Galán, Una Historia de la Guerra Civil Que No Va a Gustar a Nadie, p. 64; Edit. Planeta 2005, ISBN 84-08-05883-5

Vidu ankaŭ redakti