Tiu ĉi artikolo temas pri rivero, kiu pollingve nomiĝas Olza. Pri pola vilaĝo kun la sama nomo temas artikolo Olza.

Olše (pole Olza) estas signifa rivero en Silezio. La rivero deakvigas montaron Beskydy. Olše fontas en teritorio de Pollando (pole Olza), en teritorion de Ĉeĥio ĝi alfluas sub Bukovec ĉe Jablunkov kaj ĝi enfluas en riveron Odra norde de urbo Bohumín en ties parto Kopytov. Ĝia longeco en la teritorio de Ĉeĥio estas 83 km. Olše kolektas siajn alfluojn preskaŭ ekskluzive el la maldekstra flanko. La rivero kreas en kelkaj sektoroj la naturan ĉeĥa-polan ŝtatlimon, la plej longa ŝtatlima sektoro kondukas ekde urbo Český Těšín ĝis urbo Karviná.

Olše
pole Olza
rivero
Rivero Olše en Český Těšín vintre
Landoj Pollando Pollando, Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Silezia Provinco, Moraviasilezia regiono
Distriktoj Distrikto Cieszyński, Distrikto Frýdek-Místek, Distrikto Karviná
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Lomná
 - dekstraj alfluantoj Hluchová
Fonto sub montoj Gańczorka kaj Karolówka
 - situo Istebna, Sileziaj Beskidoj
 - alteco 840–880 m
Enfluejo Odro
 - situo Bohumín
 - alteco 195 m
Suma longo 99 km (62 mi)
 - Longo en Pollando 16 km (10 mi)
 - Longo en Ĉeĥio 83 km (52 mi)
Suma akvokolektejo 1 118 km² (111 800 ha)
Trafluo Věřňovice
 - mezproksima 13,4 /s
Vikimedia Komunejo: Olza
Map

La supra fluo de la rivero en teritorio de Pollando havas torentan karakteron; kiam la rivero estas enirinta en la ĉirkaŭaĵon de urbo Jablunkov, ĝia fluo kvietiĝante daŭrigas inter herbejoj, sub Jablunkov la fluo denove plialtiĝas kaj aperas sojloj kaj kaskadoj. Ĉe Hrádek la fluo denove malrapidiĝas kaj la rivero trafluas tra dense loĝigita, industria regiono. Sur Olše estas metitaj gravaj sidej- kaj industriaj centroj de Ĉeĥa Silezio, nome urboj Třinec, Český Těšín kaj Karviná.

La rivero havas konsiderindan signifon por la poloj loĝantoj en Ĉeĥio. La pola verkisto Jan Kubisz (1848-1929) verkis la kanton Płyniesz Olzo po dolinie, kiu estas neoficiala himno de poloj en Zaolzie.

Pluaj fotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti