Olanzapino

kemia kombinaĵo

Olanzapino – en multaj lingvoj nomata olanzapine, olanzapinaolanzapin – estas kuracilo kiu taŭgas por terapiado de psikozo. Ĝi do uzatas en la medicinaj fakoj psikiatrio kaj infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio.

Olanzapino
speco de kemia ento
atypical antipsychotic • heterocikla kombinaĵo
Ĝeneralaĵoj
Nomo Olanzapino
Kemia formulo C17H20N4S1
CAS-numero-kodo 132539-06-1
PubChem-kodo 135398745
ChemSpider-kodo

10442212

Komercaj nomoj

Zyprexa

Karakterizaĵoj
Frostopunkto

195 °C

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

-

R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Ĝiaj biologiaj efikoj rezultas de ĝiaj interagadoj kun ricevantoj de dopamino [1] , serotonino, adrenalinohistamino.

Nedezirataj kromefikoj redakti

  • Tendenco je plialtigo de la korpopezo.
  • hipotensio
  • plialtigo de la sange cirkulanta prolaktino, kun rezulto ke ĉe viroj kaj ankaŭ ĉe ne-patrinaj virinoj povas aktiviĝi la sekrecio de lakto, fenomeno nur antaŭvidata por junaj patrinoj
  • rilate al tio, ankaŭ pligrandiĝo de viraj mamoj
  • En pli altaj dozoj, dormemo, kaj
  • en ankoraŭ pli altaj dozoj, eksterpiramidaj simptomoj

Notoj kaj referencoj redakti

  1. H. Uchida kaj al (2011). “Predicting Dopamine D(2) Receptor Occupancy From Plasma Levels of Antipsychotic Drugs A Systematic Review and Pooled Analysis”, Journal of Clinical Psychopharmacology 31 (3), p. 1318–325.