Olave Baden-Powell

Olave Baden-Powell ( 22-a de februaro 188919-a de junio 1977 ) estis edzino de Robert Baden-Powell kiu estis fondinto de skoltismo. Kvankam ŝi postvivis sian edzon de pli ol 35 jaroj, ŝi mem estis pioniro kaj frua estro de la skolta movado.

Olave Baden-Powell

Ŝi havis la saman naskiĝdaton kiel sia edzo: 22-a de februaro. Tial, iuj skoltoj festas "Tagon de memoro" por omaĝi gesinjorojn Baden-Powell.

Rilatoj al Esperanto redakti

Robert Baden-Powell jam en 1908 menciis Esperanton en «Scouting for Boys». Oni povas pensi, ke li taksis Esperanton estiminda kaj ke li parolis pri ĝi al sia edzino.

Efektive, post lia forpaso, multe pli poste, en 1950, en letero al sinjorino Dr Lydia De Vilbis, Olave Baden-Powell skribis: «Mi jam ofte opiniis ke estus bonege se sinjorino Roosevelt povus konvinki Usonon akcepti Esperanton en la tuta mondo kaj enkondukigi ĝin en la programon de ĉiuj lernejoj kaj organizaĵoj. Estus vere plej grave por la mondo kaj ĉefe tre utila por bona interkompreniĝo inter la popoloj, kiuj estas tre dividitaj pro la lingva diverseco. » Eleonor Roosevelt estis la edzino de eksprezidento de Usono Franklin Roosevelt kaj dum la epoko de tiu leter-interŝanĝo, ŝi estis la prezidantino de la homrajta komitato de UN. Tio eble kontribuis al pretigo de la vojo al la rezolucioj favoraj al Esperanto fare de Unesko en 1954 kaj 1985.