Olecko

urbo en nuntempa Pollando

Olecko (antaŭa nomo: Margrabowa; germane MarggrabowaOletzko, de la jaro 1928: Treuburg) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Olecko. Ĝis la jaro 1945 la urba teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la historia regiono Orienta Prusio. Fine de 2021 en la urbo vivis 16 076 loĝantoj.[1]

Olecko
germane: Marggrabowa / Treuburg / Oletzko

Blazono

Blazono
urbo
Olecko (Pollando)
Olecko (Pollando)
DMS

Map

Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Olecko
Komunumo Komunumo Olecko
Speco de komunumo Urba
Fondita en 16-a jarcento
Urborajtoj 1560
Koordinatoj 54° 2′ N, 22° 30′ O (mapo)54.03333333333322.5Koordinatoj: 54° 2′ N, 22° 30′ O (mapo)
Areo 11,6 km²
Loĝantaro 16076 (en 2021)
Loĝdenso 1 386 loĝ./km²
Poŝtkodo 19-400 ĝis 19-402
Telefona antaŭkodo 87
Aŭtokodo NOE
TERYT 6283713044
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Plac Wolności 3
Poŝtkodo de estraro 19-400
Telefono de estraro 87 520-21-68
Fakso de estraro 87 520-25-58
Ĝemelaj urboj (Francio) Marly (Estonio) Johvi (Germanio) Leverkusen
Komunuma retejo http://www.olecko.pl
vdr

Historio redakti

La plej fruaj spuroj de la restado de homoj sur la tereno de la Orienta Mazurio kaj la ĉirkaŭaĵo de la nuna urbo devenas de antaŭ 11 mil da jaroj a.K., do en la paleolitiko. En la ĉirkaŭaĵo de Olecko loĝis homoj de la kulturo de Lyngby el la frua paleolitiko (vidu la supran mapon), kaj ĝiaj setlejoj (tendaroj) estas en la apudaj vilaĝoj. Duone de la unua jarmilo a.K. sur la terenon de la nuna urbo venis homoj ligitaj kun la baltoj, do de la kulturo nomata kulturo de tumultoj okcidentbaltaj (vidu la apudan mapon). Laŭ la arkeologiaj esploroj oni povas konkludi, ke antaŭ kelkaj miloj da jaroj troviĝis tie grandaj setlejoj da homoj. En la frua Mezepoko en la ĉirkaŭaĵo loĝis la gentoj de praprusoj. La urbo estis kreita sur la iama prusa setlejo de la gento jodvingoj' (sudovianoj). Restaĵoj de ili estas la geografiaj nomoj de la lagoj, riveroj kaj kelkaj nomoj de la lokoj. En la 15-a jarcento en la tuta regiono okazadis fare de la germanaj koloniistoj la setlado inspirita de la Teŭtona Ordeno, kio tute forpelis aŭ germanigis la praprusojn.

La apero de la urbo Olecko estis ligita kun la malgranda, ligna kastelo de ĉasistoj, kiun oni fondis sur la malvasta kabo inter la Granda Lago de Olecko kaj la rivero Lega, dum la mezo de la 16a jc. La unua informo pri la ideo krei urbon aperis en la jaro 1559. La fondinto kaj la unua vilaĝestro de Olecko estis pola nobelo Adam Wojnowski, kiu fine de la jaro 1559 invitis la setlistojn sur la tereno de la baldaŭa urbor. La setlantoj devenadis el Mazovio. La lokiga privilegio devenas de la 1a de januaro 1560 roku. Kelkaj germanaj historiistoj ligas la fondon de la urbo Olecko kun la renkontiĝo en la jaro 1560 en la ĉasista kastelo de la lasta Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Albreĥto el la dinastio Hohencolernoj (1490-1568) (vidu lin sur la apuda pentraĵo) kun pola reĝo Sigismondo Aŭgusto (nomata ankaŭ Sigismondo la Maljuna) (1520-1572) (vidu lin sur la apuda pentraĵo). La okazo por la renkontiĝo estis la ĉasado de la praarbaro. Tiel aperis la setlejo Marggrabowa. En la jaro 1565 en Olecko la muelejo konstruita fare de vilaĝestro. En la jaro 1570 Olecko ricevis la urborajton laŭ la leĝo de Chełmno. En la jaro 1654 oni komencis la konstruon de la kastelo en Olecko, en kiu ekestu la sidejo de la distriktaj princoj. Tame jam en venonta jarcento la la kastelo komenci la falon. Oni decidis transdoni la kastelon por la ŝtata ĉevalbredejo. Komence de la 18a jc venis al Olecko la epidemio de pesto, kiu motigis 1100 da loĝantoj. De la jaro 1758 ĝis 1762 la urbon okupadis la rusaj milit-taĉmentoj. La konfiskoj, raboj kaj la devoj subteni la armeon faligis la lokan ekonomion.

La 25an de junio 1807, dum la Napoleonaj Militoj, sur la tereno de Olecko kvartiris (restadis) la polaj taĉmentoj de la napoleona armeo. En la jaro 1822 tute bruliĝis la loka kastelo. La multjara setlado de la mazuroj sur la suda flanko de la Duklando Prusio rezultis ke la distrikto Olecko ekhavis polan etnan karakteron. Kun la urbo Olecko ligitaj estis homoj kiuj protestis kontraŭ la germaniga agado en Mazurio. En la dua duono de la 19a jc okazis rapida disvolviĝo de la urbo ligita kun la konstruo de la vojoj kaj de la fervojo. Komence de la 20a jc jam estis preta la fervojo kun Giżycko (1908) (vidu la foton de la stacidomo). Komence de la 70-kaj jaroj de la 19a jc aperis la vico de la municipaj (komunumaj) infrastrukturoj kaj servoj: gasferejo, elektrocentrejo, akvodukto (apude vidu la foton de la akvoturo), kanalaro, buĉejo kaj fridejo. Dum la Unua Mondmilito Olecko estis dufoje okupita fare de rusoj, tamen ne estis multe detruita pro la milito. Dum la Dua Mondmilito la urbon ekokupis la 23-an de januaro 1945 la Ruĝa Armeo. Sekve de la bruligoj ruinigita estis preskaŭ 80% de la urbo. La 3an de junio la sovetia komandanto transdonis la urbon al la pola administracio. Laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco oni komencis la procedon de la forlokigo de la ankoraŭ tie restanta germana loĝantaro kaj la enloĝigado de la polaj setlantoj. La unua pola urbestro de Olecko estis de la 18-a de julio 1945 Feliks Lubierzyński, kaj la unua pola distriktestro Janusz Srzednicki. La sovetia armeo forlasis la urbon Olecko la 15-an de septembro 1945.

Bibliografio:

Stanisław Achremczyk (2010): Dzieje Olecka 1560-2010, Urząd Miejski, Olecko.

Janina Anuszkiewicz, Krystyna Wiszniewska (2003): Dziedzictwo kulturowe ziemi oleckiej, Stowarzyszenie Twórców Ludowych Mazur i Suwalszczyzny, Olecko.

Aleksander Chilecki (1974): Olecko. Z dziejów miasta i powiatu, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.

Ryszard Demby (2000): Olecko. Czasy, ludzie, zdarzenia, Urząd Miejski, Olecko.

Ryszard Demby (1994): Ziemia Olecka w pierwszych latach po II wojnie światowej, Wydawnictwo LIBRA, Olecko.

Christian Grigat (1938): Die Geschichte des Kreises Treuburg, Czygan, Treuburg.

August Eduard Preuß (1835): Preußische Landes- und Volkskunde oder Beschreibung von Preußen. Ein Handbuch für die Volksschullehrer der Provinz Preußen, so wie für alle Freunde des Vaterlandes. Gebrüder Bornträger, Königsberg.

Internacia kunlaboro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti