Oleg Gennadjeviĉ Iljin (ruse Олег Геннадьевич Ильин; naskiĝis la 21-a de decembro 1967, vilaĝo Krasnooktjabrskij, Sokoluka distrikto, Ĉuja provinco, Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio — la 3-a de septembro 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estis rusia militisto, oficiro de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, subkolonelo, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Postmorte li estis honorigita kiel Heroo de Rusio[1].

Oleg Iljin
ruse Олег Геннадьевич Ильин
Lumtureto (ruse Маячок),
Roko (ruse 
Скала)
Poŝtmarko kun portreto de Oleg Iljin
Poŝtmarko kun portreto de Oleg Iljin
Naskiĝo la 21-a de decembro 1967
en vilaĝo Krasnooktjabrskij, Sokoluka distrikto, Ĉuja provinco, Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio
Morto la 3-a de septembro 2004
en Beslano, Nord-Osetio, Rusio
Soldata kariero
Rango: subkolonelo
Tempo de deĵoro: 19932004 (FSB)
Speco: specialaj fortoj
Taĉmento: Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Militoj: Unua Ĉeĉena milito
Dua Ĉeĉena milito
Bataloj: Terorisma atako ĉe Dubrovka
Terorisma atako en Beslano
Medaloj: medalo «Ora Stelo», ordeno de Kuraĝo, ordeno «Pro militaj meritoj», medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 1-a rango, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango, medalo «Pro kuraĝo»
Persona informo
Tombo Nikolo-Arkhangelskoe Cemetery
Lingvoj rusa
Loĝloko Ternivka
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Ryazan Higher Military Command School of Communications • FSB Academy
Okupo
Okupo militisto
vdr

Biografio redakti

Oleg Iljin naskiĝis en la rusa familio de laboristoj. Baldaŭ post la naskiĝo liaj gepatroj disiĝis. La patrino kun la filo forveturis al Kazaĥa SSR, poste al Siberio, kie li frekventis elementan lernejon kaj cirkan studion. En 1979 la familio translokiĝis al la ŝaktista urbeto Ternovko (Dnipropetrovska provinco, Ukrainia SSR). Post fini la okan lernojaron Oleg petis la patrinon sendi lin al Militlernejo de Suvorov, sed instruistino sukcesis admoni lin rezigni je tiu intenco. Lia revo pri militservo plenumiĝis post fini en 1985 mezlernejon.[2] Li militservis en la Paraŝutistaj trupoj, kie estris plotonon, roton.[1] En 1989 li finis la Rjazanan Superan Militestran lernejon pri telekomunikado de marŝalo Matvej Zaĥarov. En 2000 li finis la Akademion de FSB.

Ekde 1993 Oleg Iljin servis en la Federacia Sekurecservo de Rusio. Ekde junio de 1995 Oleg Iljin servis en speciala taĉmento «Vimpel» de FSB. Li partoprenis batalojn kontraŭ la terorisma grupo de Salman Radujev en vilaĝo Pervomajskoje en 1996 dum la Unua Ĉeĉenia milito, pro kio estis honorigita de medalo «Pro kuraĝo».

Plurfoje li estis sendita al Norda Kaŭkazo, kie partoprenis komplikajn batalajn kaj specialajn operacojn kontraŭ teroristoj. En 1999 li batalis kontraŭ taĉmentoj de Ŝamil Basajev en Botliĥa distrikto (Dagestano), pro kio li estis honorigita de la ordeno de Kuraĝo. En 2002 li partoprenis liberigon de la ostaĝoj dum la Terorisma atako en la Teatro ĉe Dubrovka (Moskvo), pro kio estis honorigita de la ordeno «Pro militaj meritoj». Krome li havis ĉiujn medalojn de la ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» (do, de la 1-a kaj 2-a rangoj).

La lasta batalo en Beslano redakti

  Eksteraj objektoj
Oleg Iljin. La lasta foto. Malgraŭ splitvundo de la vizaĝo li plu batalis kaj sukcesis mortigi du teroristojn

La 3-an de septembro 2004 dum la kontraŭterorisma operaco dum la sturmo de lernejo N 1 en Beslano, kaptita de la teroristoj, Oleg Iljin troviĝis en blokgrupo. Kiam la ostaĝoj ekfuĝis, li kiel ano de la avanca sturmogrupo unue batalis en la lerneja korto, alvokante al si pafadon de la teroristoj por ke la infanoj fuĝu. Malgraŭ splitvundo de la vizaĝo li plu batalis. Kiam la Iljin-grupo eniris la lernejon, en la unua etaĝo jam flamis batalo, do ilia tasko estis purigi de la teroristoj la duan etaĝon, de kiu la banditoj planis forkuri eksteren. Ili impetis laŭ ŝtuparo apud la solena halo kaj alfrontis la grupon de Oleg iljin. Dum la interpafado naŭ banditoj estis mortigitaj. Sed lia kamarado Denis Pudovkin falis mortvundita, alia grupano estis grave vundita kaj li mem estis vundita ĉe mano. Li decidis trarompi la vojon por savi la kamaradojn, sed alfrontis teroriston kaj ambaŭ pafis preskaŭ samtempe. Unu kuglo trafis lian bruston tra kirasveŝto kaj mortvundis lin. La teroristo estis mortigita de liaj kamaradoj. Entute dum tiu ĉi operaco Oleg Iljin mortigis du banditojn[3][4][1].

La 6-an de septembro per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte).

La 7-an de septembro li estis entombigita en la Nikolo-Arĥangela tombejo de Moskvo (tereno 75a)[1].

Personeco redakti

Pro sia strebo ĉiam avanci dum bataloperacoj kamaradoj donis al li kromnomon Lumtureto (ruse Маячок) kaj pro firmeco oni nomis lin Roko (ruse Скала).

 
 Попав в отдел спецопераций, в совершенстве изучил горное дело, брал вершины, неприступные и для альпинистов с многолетним стажем. А когда потребовалось освоить параплан — ежедневно вставал ни свет ни заря и летал над базой Центра спецназначения: до тех пор, пока в общежитии не подняли бунт — своим тарахтением он никому не давал спать.   Post trafi la fakon pri specialaj operacoj, li perfekte lernis la minadon, sukcese sturmis altaĵojn nealireblajn eĉ por montgrimpistoj kun plurjara sperto. Kiam aperis bezono lerni glisparaŝuton, li ĉiutage ellitiĝis frumatene kaj flugis super bazo de la Centro de Speciala Destino: ĝis en komunloĝejo estiĝis ribelo — per ĝia krakado li lasis dormi neniun. 
— Aleksandro Ĥinŝtejn[5]

Li ŝatis legi librojn pri filozofio kaj psikologio. Inter plej ŝatataj estis filmoj kun Jackie Chan[3].

Kunservantoj rememoris lin kiel komandestro severa, rektparola antaŭ la estraro, sed zorgema, dum dek jaroj perdinta en bataloj eĉ ne unu soldaton. Li ne prenis kun si en sturmogrupon, sed lasis en blokĉeno soldaton, kies edzino devis baldaŭ naski kaj mem dek minutojn antaŭ la sturmo telefonis al la edzino kaj trankviligis ŝin.[3]

Familio redakti

Oleg Iljin estis dufoje edziĝinta. Lia unua edzino Olga estis lia samlernantino, kiu helpis lin en mezlernejo ekde la sepa lernojaro. Ili geedziĝis kiam li estis ĉe la dua kurso de la Rjazana Supera Militestra lernejo pri telekomunikado de marŝalo Zaĥarov[2]. En la unua familio li naskigis filinon Ksenija. En 1993, kiam ŝi havis nur du jarojn kaj duonon, li divorcis kaj edziĝis al suboficiro de la paraŝutistaj trupoj Anna Valerjevna Iljin (sola ino en paraŝutista bataliono). En tiu ĉi familio li naskigis filon Sergej kaj krome edukis Grigorij, filon de Anna de ties unua familio[4].

Memoro redakti

La 14-an de februaro 2005 subkolonelo Iljin estis porĉiam enlistigita en la Rjazana Supera Militestra lernejo pri telekomunikado de marŝalo Zaĥarov[6]. Sur esplanado estis starigita monumento de la heroo.

Memore al Oleg Iljin en Rjazano okazas interregionaj turniroj pri la armea luktoarto.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 . Ильин Олег Геннадьевич (ruse). Герои страны (esperante Herooj de la lando). Arkivita el la originalo je 2015-03-30. Alirita 2015-01-06.
  2. 2,0 2,1 . Имя твое известно. Подвиг твой бессмертен (ruse). Жизнь Правобережья. Arkivita el la originalo je 2015-01-06. Alirita 2015-01-06.
  3. 3,0 3,1 3,2 . “Скала” уходит в будущее (ruse). Fratĉjo (ruse Братишка) (2004-12). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-01-06.
  4. 4,0 4,1 . Любовь под знаком войны. Рассказ со слезами на глазах (ruse). Argumentoj kaj Faktoj (2004-10-27). Arkivita el la originalo je 2015-01-06. Alirita 2015-01-06.
  5. . Про бойцов спецназа (ruse). Военно-патриотический центр «Вымпел». Arkivita el la originalo je 2012-02-11. Alirita 2012-01-21.
  6. Олег Ильин (ruse). Rjazana Supera Militestra lernejo pri telekomunikado de marŝalo Zaĥarov. Arkivita el la originalo je 2017-03-16. Alirita 2015-01-06.
  7. Турнир по рукопашному бою в Рязани памяти офицера, погибшего в Беслане, открыли Махаил Бабич и Юнусбек Евкуров (ruse). RZN.info (2012-04-28). Arkivita el la originalo je 2015-01-06. Alirita 2015-01-06.

Eksteraj ligiloj redakti