Oleksandr Dovĵenko

Dovĵenko Oleksandr (ukraine Олександр Петрович Довженко; ruse Александр Петрович Довженко 11-an de septembro 1894 [ 29-a de aŭgusto laŭ la Julia kalendaro ], Ĉernigova gubernio, la Rusia imperio — la 25-an de novembro 1956, Peredelkino, Moskva provinco, RSFSR, Sovetunio) estis sovetia ukraina kino-reĝisoro, scenaristo, verkisto. Naskiĝis en Ĉernihiva provinco, finis pedagogian instituton, poste lernis en Ukraina Arta akademio (Kievo), plialtigis profesian nivelon en Berlino. Fondinto de ukraina kinematografio. La filmo "Tero" estis inkludita en la listo de la 12 plej bonaj filmoj de ĉiuj tempoj kaj nacioj laŭ la versio de la Monda Ekspozicio en Bruselo.[1]

Oleksandr Dovĵenko
Persona informo
Олександр Петрович Довженко
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1894 (1894-08-29)
en Sosnytsia
Morto 25-an de novembro 1956 (1956-11-25) (62-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Ukraina Popola Respubliko • Ukraina Ŝtato • Ukraina Soveta Socialisma RespublikoRusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Kieva Nacia Ekonomika Universitato «Vadim Hetman» • Hlukhiv National Pedagogical University of Oleksandr Dovzhenko vd
Partio Borotbists vd
Memorigilo Oleksandr Dovĵenko
Familio
Edz(in)o Yuliya Solntseva vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroverkistofilmmuntistodiplomato • reĝisoro vd
Aktiva dum 1914–1956 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laboris kiel pentristo, de 1926 - reĝisoro de Odesa kinostudio, de 1929 - Kijiva kinofabriko (nun - Dovĵenka Nacia kinostudio). Dum la Dua mondmilito laboris en dokumenta kaj propaganda ĝenro. Pro konflikto kun partiaj aŭtoritatuloj li estis ekzilita de Ukrainio en Moskvon, kie laboris en kinostudio "Mosfilm" (ekde 1946). Dum pli ol 20-jara kariero estris produktadon nur de 20 filmoj, el kiuj la plej konataj estas:

  • Sumka dipkurjera (1927);
  • Zvenigora (1928);
  • Arsenalo (1928);
  • Tero (1930);
  • Ŝĉors (1939);
  • Miĉurin (1948);
  • Poemo pri maro (1959, ne finita)

Por Ukraina antologio estas esperantigata lia novelo "Ĥato".

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti