Laŭ la helena mitologio, Oleno (el la greka Ὤλεν) estis hiperborea divenisto. Kune kun Pagaso kaj Agieo, li vojaĝis el norda Eŭropo al Deloso, por plenumi la ĉiujaran oferon de sia popolo al Apolono en lia naskiĝloko. Tamen, ili haltis en Delfo kaj establis tie la kultadon al la olimpa dio, ĉar li ĵus venkis la drakajnon Pitono kaj alpropigis al si la faman orakolejon. Ĝis tiam Delfo estis sanktejo de la patrina dio Geo, kiu poste cedis ĝin al Temiso aŭ al Febo. Oleno iĝis tiam la unua kiu profetis en tiu kultejo[1].

Oleno
homo • homo eble fikcia
Informoj
Sekso vira
Okupo poeto • verkisto
vdr
Templo de Apolono en Delfo, fondita laŭ legendo de la hiperboreaj Oleno, Pagaso kaj Agieo. Laŭ Paŭzanio, Oleno estis la unua divenisto kiu profetis tie.

Laŭ Herodoto, Oleno ne venis el la frosta lando de la hiperboreoj, sed el Likio[2]. Li estis poeto, la unua kiu uzis tiun arton por honori la gediojn pere de himnoj. Li venis al Delfo post la konstruado de la apolona sanktejo fare de la hiperboreoj, kaj iĝis sacerdoto de la dio kaj la unua el la longa listo de profetistoj kiu aŭguris tie. Inter siaj himnoj elstaris unu dediĉita al Argo kaj al Ojo, kiun oni kutime kantis ĵetante cindron sur ilia tombejo[3].

Aliaj roluloj same nomiĝintaj redakti

Krom la antaŭa, Oleno (el la greka Ὤλενος) estis ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Edzo de Leteo, kun kiu li loĝis en Monto Ido. Sia edzino asertis esti pli bela ol ĉiuj diinoj, kaj pune estis metamorfoziita en ŝtono. Plenlarme, Oleno petegis al la gedioj ricevi la saman destinon ol Leteo, do ankaŭ li estis ŝtonigita[4].
  2. Filo de Hefesto kaj Aglajo, kaj patro de Helico kaj Aikso, vartistinoj de la infana Zeŭso. Urbo en Aŭliso (Beotio) ricevis sian nomo honore al li[5].
  3. Filo de Zeŭso kaj Anaksiteo, filino de Danao. Li estis eponimo de urbo en Aĥeo[6].
  4. Oleno estis unu el la lelegoj kiuj trankslokiĝis inter la dolionanoj, en Nord-Okcedenta Malgrand-Azio. Li estis la patro de Foceo, tiu mortigita fare de la argonaŭtoj[7].
  5. La patro de la lapito Tektafo[8].

Referencoj redakti

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.5.7-8.
  2. Herodoto. Historioj, 4.55.
  3. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  4. Ovidio. Metamorfozoj, 10.68.
  5. Higeno. Poezia astronomio, 2.13.
  6. Stefano el Bizanco. Ōlenos.
  7. Valerio Flako. Pri la argonaŭtoj, 3.204.
  8. Ovidio. Metamorfozoj, 12.433.