Olga MÁTÉ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Máté Olga estis hungara fotisto, feministo. Ŝia familia nomo estis ĝis 1907 Mautner, ŝia geedziĝa nomo (hungarsisteme) estis Zalai Béláné.

Olga Máté
Olga Máté en 1910
Olga Máté en 1910
Persona informo
Naskonomo Mautner Olga
Naskiĝo 1-an de januaro 1878 (1878-01-01)
en Szigetvár
Morto 5-an de aprilo 1961 (1961-04-05) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Béla Zalai
Okupo
Okupo fotisto • fotoartisto
vdr
Olga Máté en 1908

Olga Máté [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1878 en Szigetvár, ŝi mortis la 5-an de majo 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Olga Máté lernis en Budapeŝto, ŝi frue interesiĝis pri fotado. En 1899 ŝi malfermis atelieron en centra parto de Budapeŝto. En la jaroj 1907 kaj 1908 ŝi profundigis siajn studojn pri fotado en Berlino kaj Dresdeno. Ekde 1911 ŝi komencis kontribui en gazeto. En 1912 ŝi edziniĝis kaj malfermis pli luksan atelieron, kie ankaŭ renkontis signifajn figurojn de Budapeŝto (ekzemple Béla Balázs, Noémi Ferenczy). Ŝi konatiĝis ankaŭ pri la feminisma movado, eĉ ŝi subtenis tion. Ŝi iĝis plej konata por ŝiaj portretoj (Mihály Babits, Margit Kaffka). En la sama jaro ŝi gajnis oran medalon en Stutgarto. En 1915 ŝi vidviniĝis. Post falo de la hungara sovetrespubliko ŝi helpis al la komunistoj.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Fontoj redakti