Oligoklazo

minerala vario

En mineralogio, la oligoklazo estas mineralo, parto de la minerala serio plagioklazo.

Oligoklazo

Oligoklazo el Meksiko

Oligoklazo el Meksiko
Ĝeneralaĵoj
Ĥemia formulo (Ca,Na)(Al,Si)4O8, en kiu Ca/(Ca + Na) estas inter 10%–30%
Identeco
Koloro blanka, grizeta, verdeta, ruĝeta
Mohs-skalo 6–6,5
Specifa denso 2,64–2,66
vdr

Priskribo redakti

La plagioklazo estas kontinuaĵo de mineraloj, de variantaj proporcioj de kalcio kaj natrio. La oligoklazo estas difinita kiel tiu parto de la kontinuaĵo, en kiu la proporcio de moloj de kalcio kaj la moloj de natrio estas inter 1:9 kaj 3:7.

Etimologio redakti

J. J. Berzelius en 1824 unue agnoskis oligoklazon kiel apartan specion. Li nomis ĝin Natron-spodumen.

La hodiaŭan terminon oligoklazo enkondukis la germana mineralogo August Breithaupt en 1826. La nomo devenas de la helenaj radkoj ὀλίγος olígos “malmulta” kaj κλᾰ́σῐς klásis “rompo”, ĉar laŭ li ĝi havis malpli “perfektan” klivon ol albito.

Eksteraj ligiloj redakti