Olivdorsa eŭfonjo

La Olivdorsa eŭfonjo, Euphonia gouldi, estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olivdorsa eŭfonjo
Olivdorsa eŭfonjo, masklo
Olivdorsa eŭfonjo, masklo
Olivdorsa eŭfonjo, ino
Olivdorsa eŭfonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. gouldi
Euphonia gouldi
(Sclater, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu ĉi estas specio de loĝantaj birdoj en malaltaj teroj kaj montetoj de Karibio el Meksiko sude de la Golfo de Meksikio kaj orienta Jukatano al nordokcidenta Panamo.

La Olivdorsa eŭfonjo troviĝas en humidaj arbaroj, altaj duarangaj arbaroj kaj apudaj arbustecaj klarejoj, tipe el marnivelo al 750 m altitude, foje ĝis 1000 m. La sfereca tasforma nesto, kun flanka enirejo, estas kaŝita inter epifitojmusko 2–11 m alte en arbo. La tipa ovaro estas de 3 brunmarkataj blankaj ovoj.

Aspekto redakti

 
Masklo.
 
Ino.

Plenkreskulo de Olivdorsa eŭfonjo estas 9.5 cm longa kaj pezas 12 g. Maskla plenkreskulo havas tre brilajn olivecajn suprajn partojn, flavan frunton kaj ruĝecan ventron ĉirkaŭata de verdecflavo. Ina plenkreskulo havas malpli brilajn suprajn partojn ol la masklo, brunan frunton, flavajn subajn partojn kaj malgrandan ruĝecan ventromakulon. Nematuruloj estas pli malhelaj, senkoloraj kaj havas olivecajn subajn partojn. Kvankam ekzistas seksa dimorfismo, ĝi ne estas tiom evidenta kiom ĉe aliaj specioj de eŭfonjoj. Ĉiukaze la masklo distingiĝas pro la brilflava fruntomakulo kaj ruĝeca ventro. La beko kaj kruroj estas malhelaj ĉe ambaŭ seksoj.

Ekologio redakti

La Olivdorsa eŭfonjo vivas sola, pare aŭ en malgrandaj grupoj, aŭ kiel parto de miksitaj kunmanĝantaroj. Tiu specio manĝas ĉefe malgrandajn molajn fruktojn.

La alvoko de la Olivdorsa eŭfonjo estas metaleca ĉrrr-ĉrrr, kaj la kanto estas miksaĵo de alvoko kun klaraj aŭ nazecaj fajfoj.

La latina scienca nomo rememoras la gravecon de John Gould, angla ornitologo.

Referencoj redakti