Olivenza

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Olivenza (Olivença en portugala, Olivenzo esperante) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Al la municipa areo krom la ĉefa loĝloko Montijo ankaŭ apartenas la municipopartoj San Benito de la Contienda, San Jorge de Alor, Santo Domingo de Guzmán, San Francisco de Olivenza, San Rafael de Olivenza kaj Villarreal.

Olivenza
municipo en Hispanio • pridisputata teritorio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 776  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 41′ N, 7° 6′ U (mapo)38.685744-7.100731Koordinatoj: 38° 41′ N, 7° 6′ U (mapo) [+]
Alto 327 m [+]
Areo 430 km² (43 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Olivenza (Hispanio)
Olivenza (Hispanio)
DEC
Olivenza
Olivenza
Situo de Olivenza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olivenza [+]
vdr
Situo de la provinco de Badajoz en Hispanio
Situo de la municipo de Olivenza en la provinco de Badajoz

Ĝi situas ĉe la limo kun Portugalio. La teritorio de Olivenza situas oriente de la rivero Gvadiano, kiu limigas tiun provincon kun Portugalio en direkto norde-suden, je 24 km sude de la provinca ĉefurbo Badajoz. Ĝi havas triangulan formon, kun du al la anguloj ĉe la rivero Gvadiano.

Historia situacio redakti

 
Interno de la Preĝejo de la Magdalena, kun tipaj portugalaj salomonaj kolonoj de stilo "manuelino".

La deveno de Olivenza estas je la 13-a jarcento kaj en la reloĝiga laboro de la ĉevaliroj templanoj, kiuj instaliĝis en la olivenza teritorio post la konkero de Badajoz en 1230 fare de Alfonso la 9-a de Leono dum la reconquista.[1] Poste, dum la regentado de María de Molina ĉe la Kastilio, Dinis la 1-a de Portugalio profitis la kastilian malforton por akiri la vilaĝon laŭ la Traktato de Alcañices de 1297.[2] En 1801, kaj en la kunteksto de la milita alianco francohispana elirita el la unua Traktato de San Ildefonso, Olivenza estis konkerita de la hispana armeo dum la Oranĝomilito kaj oficiale aneksiita la 6 de junio de 1801 pere de la Traktato de Badajoz.[3]

En la venontaj jardekoj, Portugalio reklamis la recedon de Olivenza al ties suvereneco laŭ la negocado de la Viena kongreso de 1815, sed poste forlasis oficialan reklamadon, dum diversas sektoroj de la publika opinio portugalia daŭre vivigis la polemikon ofte pere de propaganda vidpunkto de la historio helpe de tradicia malproksimiĝo inter ambaŭ ŝtatoj. Portugalio kaj Hispanio subskribis diversajn traktatojn kaj precize, en la artikolo 2-a de la Traktato de Amikeco kaj Kunlaborado de 1977, ambaŭ partoj "reasertas la netuŝeblon de siaj komunaj landlimoj kaj la integrecon de siaj teritorioj". Ekde 1986, la procezo de integriĝo en la Eŭropa Unio al kiu apartenas ambaŭ ŝtatoj enkadris la polemikon en anekdotan markon.,[4].[5]

Situo redakti

La urbeto estas je 428 km de Madrido laŭ la ŝoseoj A-5 (E-90) kaj je 274 km de Lisbono, tra Badajoz-Elvas. Ekde Sevilo al Olivenza, laŭ la ŝoseoj N-630 kaj N-432, estas 215 km. La urbeto Olivenza situas je la kruciĝo de la regionaj ŝoseoj EX-107 (Badajoz-Villanueva del Fresno) kaj EX-105 (Don Benito-Portugalio). Ekzistas ponto super la rivero Gvadiano, ĉe la detruita Ponto de Ajuda, kiu permesas plilongigi la regionan ŝoseon EX-105 ĝis la landlimo kun Portugalio. Tiu pasejo konektas Portugalion kaj Hispanion 24 km sude de la ĉefa landlimo ĉe la rivero Kaja, kaj tiele oni ne necesas ĉirkaŭiron tra Badajoz.

Lokoj redakti

La municipo komponiĝas el la urba kerno de Olivenza kaj pliaj ses vilaĝoj, la jenaj: San Francisco de Olivenza, San Rafael de Olivenza, Villarreal (Vila Real), Santo Domingo de Guzmán (São Domingos de Gusmão), San Benito de la Contienda (São Bento da Contenda) kaj San Jorge de Alor (São Jorge da Lor). Táliga, aktuale sendependa municipo, estis iam olivenza vilaĝo en portugala epoko kaj ĝis 1850.

Monumentoj redakti

  • Mezepoka Fortikaĵo
  • Preĝejo de Santa María del Castillo (Sankta Maria de la Kastelo)
  • Fasado de Urbodomo
  • Preĝejo de la Magdalena
  • Sankta Domo de Mizerikordo
  • Monaĥinejo de Klarisas aŭ San Juan de Dios

Kastelo redakti

 
La kastelo

La kastelo de Olivenza konservas dikegajn muregojn de la 14-a jarcento, sen kreneloj. La turoj konservas siajn embrazurojn. La ĉefturo, konstruita laŭ mendo de Johano la 2-a de Portugalio, estas 36 m longa kaj 18 m larĝa, kaj havas tri etaĝojn, el kio elstaras la ornamaĵo de la lasta. Oni eniras en ĝi tra deksep ramploj de volba tegmento.

La pordego de Alconchel kaj la pordego de Los Ángeles, estas enmarkitaj de du cirklaj turegoj kaj prezentaa volban arkan malplenaĵon; ne estas dekoraj elementoj. Ĝi estas protektita de la dekreto de 22-a de aprilo de 1949, kaj la Leĝo 16/1985 pri Patrimonio Histórico Español. Kompletas la mezepokan fortikaĵon la pordegoj de la Duko de Cadaval kaj tiu de San Sebastíán, rekonstruita en 2006.

La kastelo loĝigas la Etnografian Muzeon González Santana, tiel nomata honore al la fondinto Francisco González Santana. La muzeo montras interesegan rekreadon de diversaj aktivaĵoj de la vivo en la distrikto aŭ en la regiono de Olivenza komence de la 20-a jarcento.

Historio redakti

Olivenza en la Regno de Leono redakti

La deveno de Olivenza estas ligata al la definitiva rekonkero de Badajoz fare de la lasta reĝo de Leono, Alfonso la 9-a, primtempe de la jaro 1230. Kiel rekompenco de la partopreno de la Templanoj siaserve, Alfonso la 9-a donacis al ili la enklavojn de Burguillos kaj Alconchel. Ekde tiuj punktoj, ĉirkaŭ la jaro 1256, la Ordeno de la Templanoj kreis la encomienda de Olivenza, tiam apenaŭ areto de fruktoĝardenoj kaj kelkaj kabanoj ĉirkaŭ fonto. Tamen, dum la regado de Alfonso la 10-a la Saĝulo, la Templanoj estis devigataj cedi la vilaĝon Olivenza al la Municipo kaj Episkopo de Badajoz.

Cedo al Portugalio redakti

 
Pordo de portugala stilo manuelino en la Urbodomo de Olivenza

La ekvilibro de povo inter Portugalio kaj la Regno de Kastilio ege ŝanĝis dum la regado de Don Dinís de Portugalio. Portugalio kaj Kastilio subskribis la Traktaton de Alcañices en (1297). Pere de tiu traktato, Kastilio cedis al Portugalio la tiama vilaĝeto de Olivenza.

Post 1297, Olivenza kreskis progrese siajn defendejojn. En 1298, Don Dinís cedas propran ĉarton al Olivenza (plialtigante ĝin al kategorio de vila) kaj ordenas konstrui la unuajn muregojn de la vilaĝo. En 1488, Johano la 2-a de Portugalio oredenas konstrui la Ĉefturon de Olivenza, la plej alta tiam de la regno de Portugalio. En 1510, la reĝo Emanuelo la 1-a akcelis gravan militan inĝenierkonstruaĵon: fortikita ponto super la rivero Gvadiano por sekurigi la efikon de la portugala armeo en ties maldekstra riverbordo, kiu permesis komuniki la urbojn de Elvas (tute antaŭ Badajoz) kaj Olivenza. La ponto de Ajuda havis 380 m de longo kaj 5,5 de larĝo, 19 arkojn kaj grandan defendan centran turon trietaĝan.

Landlima konfliktaro redakti

Post la pacepoko de la unuigo de la regnoj de Portugalio kaj Kastilio (Iberia Imperio), Olivenza eniris en nova militepoko pro la Milito de Portugala Restarigo de 1640. Konkerita en 1657 de la Duko de Sankta Germano –post kvar malsukcesaj klopodoj– estis redonita al Portugalio pere de la Traktato de Lisbono de 1668, pere de kiu oni agnoskis oficiale la sendependon de Portugalio.

En la dua duono de la 18-a jarcento, Portugalio ŝanĝas la orienton de sia milita politiko kontraŭ Hispanio. De ofenda strategio oni pasas al alia pure defenda. Tio ege gravos por Olivenza. Ĉiu informo de strategistoj konsilas ties abandonon pro tri kialoj:

  • La tro multo da artilerio, municio, varoj kaj homoj necesaj por defendi urbon kun naŭ bastionoj (kompare, multe pli granda urbo Badajoz havis nur ok)
  • La loĝistika interrompo kiu estis kaŭzita de la detruo de la Ponto de Ajuda (dum la Milito de hispana sukcedo en 1709)
  • La malfacila situacio por la armeo kiu klopodus helpi ĝin pro la unika skapejo barita de la rivero Gvadiano.

Olivenza, hispana redakti

Olivenza estis okupita denove de Hispanio en 1801, dum la Oranĝomilito. La tiama portugala guberniestro, Julio César Augusto Chermont, malpermesis pafi kontraŭ la armeo de Manuel Godoy. Olivenza restis en Hispanio pro la traktatoj de Badajoz de 6-a de junio kaj de Madrido de 29-a de septembro de 1801. Laŭ ili, Portugalio devigiĝis agnoski la posedon al Hispanio.

Portugala reklamado redakti

 
Detalo de mapo de Ekstremaduro de 1766 de la hispana kartografisto Tomás López de Vargas Machuca: Olivenza aperas en Portugalio.

La 1-a de majo de 1808, la regenta portugala princo Johano (poste Johano la 6-a) publikis en Rio-de-Ĵanejro, tiam ĉefurbo kaj de Portugalio y de Brazilo, manifeston per kiu malakceptis la Traktaton de Badajoz.

Dum la napoleona milito, en 1811, Olivenza estis okupita de britoportugala armeo de lordo Beresford. Kvankam la portugaloj intencis rehavi la urbon, post peto de la generalo Castaños, la Duko de Wellington redonis ĝin al la hispanaj aŭtoritatoj.

Post la milito kaj venkita Napoléon Bonaparte oni subskribis la Traktato de Parizo en 1814 per kiu oni nuligis la traktatojn subskribitajn en Badajoz kaj en Madrido en 1801 kaj la Konvencion de Lisbono de 1804 inter Portugalio kaj Francio sen ion aludi al la traktatoj kun Hispanio.

En 1815 oni celebris la vienan kongreson kaj Portugalio repostulis la nuligon de la Traktato de Badajoz kaj la redonon de Olivenza, kion finfine oni protraktis en la artikolo 105 de la Fina Akto de tiu kongreso, kie oni konsilas pere de internacia perado la redonon de Olivenza al Portugalio. La ununura potenco kiu estus povinta vere helpi la portugalan reklamon –Britio– estis precize interesata en ke tiu redono ne okazu. La paco de Amiens (oktobro de 1801) agnoskis ne nur la hispanan konkeron de Olivenza al Portugalio, sed ankaŭ la britian konkeron de la insulo Trinidado el Hispanio.

Portugalio akceptis la agnoskon de la justo de sia reklamo kaj same Hispanio subskribis la Traktaton de Vieno, kien ĝi iris kiel unu el la venkintoj –same kiel Portugalio–, ĉar tiu ĉi ne devige markis la redonon spite ties justo.

En 1821, Portugalio okupis la tiaman hispanan kolonion de la Orienta Provinco, aktuala Urugvajo ekde Brazilo. Tio rompis la konversaciojn pri la redono de Olivenza. Hispanio postulis al Portugalio la redonon de la Orienta Provinco antaŭ daŭrigi ilin, sed tiam Brazilo sendependiĝis kaj la konversacioj haltiĝis.

La menciita artikolo de la Traktato de Vieno ne havis por Hispanio sufiĉan leĝan forton por devigi ĝin al la redono de Olivenza. Tamen, Portugalio pluuzis tiun argumenton. Kiam Portugalio kaj Hispanio decidis en 1864 la markigon de sia komuna landlimo, kiam oni alvenis al la enfluo de la rivero Caia en Gvadianon, la Miksita Komisio de Limoj devigiĝis interrompi la taskon pro la portugala neo agnoski la hispanan suverenecon en la teritorio de Olivenza. Tiu tasko refariĝis en 1926, sed sude de Olivenza, post la enfluo de la rojo de Cuncos en Gvadianon.

Aktuale, Portugalio ne postulas malferme la reklamon de Olivenza, sed ankaŭ ne rezignas pri sia reklamo. En 1995, la portugalaj aŭtoritatoj sendis al la hispanaj informon pri la impakto kiun oni antaŭkalkulis pro la projektita portugala Akvobaraĵo de Alkevo sur hispana teritorio. En tiu informo oni nenion diris pri la efektoj sur la teritorio de Olivenza. Post unu semajno, Portugalio sendis novan informon kiu ja inkludis tiun municipon, sed laŭ la titolo de «Teritorio de Hispanio kaj de Olivenza», kio evitis agnoski ke Olivenza estas hispana teritorio. La portugalaj institucioj uzas mapojn de la lando kiuj ne inkludas la reklamitan urbon.

Hispana sinteno redakti

 
Detalo de mapo de 1756 de Ekstremaduro, kiam Olivenza estis ankoraŭ portugala.

Siaflanke, la hispana sinteno estas ekzemple resumita en la retejo de la provinca institucio nome Diputación Provincial de Badajoz:[6]

Laŭ tio Hispanio agnoskas nur la jam menciitan Traktaton de Badajoz de 1801 kio finigis la tiel nomita Oranĝomiliton. Laŭ Hispanio tiu traktato ne estis poste nuligita. Ekde la morto de la Duko de Palmela en 1840, Portugalio ne rereklamis al Hispanio la redonon de Olivenza. Ĉiu posta traktato inter Hispanio kaj Portugalio ĉefe post la Kongreso de Vieno agnoskas la ekzistantajn landlimojn. En la Artikolo 2-a de la Traktato de Amikeco kaj Kooperado de 1977, la partoj denove agnoskas la komunajn landlimojn kaj la integrecon de siaj teritorioj. La aparteno de Portugalio kaj Hispanio al la politika spaco de la Eŭropa Unio pere de la Traktato de Maastricht, kun la sekva nuligo de la landlimoj inter la ŝtatoj membroj, banaligas la portugalan neadon agnoski oficiale en Olivenza la riveron Gvadiano kiel komuna landlimo.

La portugala en Olivenza redakti

Fine de la 19-a jarcento la loĝantaro de Olivenza estis dulingva, laŭ Leite de Vasconcelos. En la ĉirkaŭaj vilaĝetoj, tamen, oni uzis nur la portugalan. En la 1960-aj jaroj la vilaĝetoj jam estis dulingvaj.[7]

La urbo estis, ĝis la 1940-aj jaroj, de majoritato portugaloparolanta.[8] Tamen, tiu generacio ekinstruis la gefilojn paroli kastilie. Komence de la 21-a jarcento, la portugala olivenza malaperis escepte inter personoj naskitaj en la 1940-aj jaroj aŭ antaŭe.[8]

Ĝemeligoj redakti

Olivenza ĝemeliĝis kun la jenaj urboj:

Gravuloj redakti

Referencoj redakti

  1. Historia de Olivenza, Origen de Olivenza. Oficiala retejo de la Municipo de Olivenza[rompita ligilo]
  2. Historia de Olivenza, Soberanía portuguesa. Oficiala retejo de la Municipo de Olivenza[rompita ligilo]
  3. Historia de Olivenza, Soberanía española. Oficiala retejo de la Municipo de Olivenza. Arkivita el la originalo je 2009-03-04. Alirita 2008-11-11.
  4. Historia de Olivenza, conclusiones. Oficiala retejo de la Municipo de Olivenza. Arkivita el la originalo je 2009-03-04. Alirita 2008-11-11.
  5. Historio de Olivenza
  6. Historio de Olivenza. Konkludoj
  7. Juan M. Carrasco González, Evolución de las hablas fronterizas lusoextremeñas desde mediados del siglo XX: uso y pervivencia del dialecto. Revista de Estudios Extremeños, JAro 2006 Volumo LXII. Numero II Majo-Aŭgusto, paĝo 625
  8. 8,0 8,1 Manuel J. Sánchez Fernández: Apuntes para la descripción del español hablado en Olivenza, Revista de Extremadura, 23, 1997, paĝo 110

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti