Oliver Heaviside

angla inĝeniero

Oliver Heaviside (18an de majo 1850 - 3an de februaro 1925 ) estas brita fizikisto kaj matematikisto. Li grave kontribuis al evoluo de la teorio de elektromagnetismo. Interalie li nove formulis kaj simpligis la ekvaciojn de Maxwell.

Oliver Heaviside
Oliver Heaviside portretita de Frances Hodge
Oliver Heaviside portretita de Frances Hodge
Persona informo
Naskiĝo 18-a de majo 1850
en Camden Town,  Anglio
Morto 3-a de februaro 1925
en Torquay,  Anglio
Tombo Paignton Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Newcastle-upon-TynePaigntonNewton AbbotTorquay vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikistoinĝenieroTelegrafisto vd
Laborkampo elektrotekniko, matematiko, fiziko,
Verkado
Verkoj ekvacioj de Maxwell vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kvankam li havis bonajn rezultojn en lernejo, li postlasis lernejon je la aĝo de dek ses jaroj kaj iĝis operatoro de telegrafo. En tiu li estis subtenata de sia onklo Charles Wheatstone, fizikisto kaj uno el la inventintoj de telegrafio. Tamen, li daŭrigis memstudadon kaj, en 1872, dum li estis laboranta kiel ĉefa operatoro en Newcastle-upon-Tyne, li komencis eldoni siajn esplorajn rezultojn pri elektro, kiuj estis menciitaj ankaŭ en la dua eldono de la precipa verko de James Clerk Maxwell Treatise on Electricity and Magnetism.

En 1874 li forlasis sian laborpostenon kaj transloĝiĝis al siaj gepatroj al Londono por dediĉi sin plentempe al studado de elektro kaj matematiko. Inter 1880 kaj 1887, li evoluigis la operacian kalkulon, aparta metodo por solvi diferencialajn ekvaciojn transformante ilin en ordinaraj algebraj ekvacioj. En 1884 li simpligis la bazajn ekvaciojn de Maxwell esprimante ilin en la formo ĝis nun uzata per la enkonduko de vektoroj.

En 1887, li sugestis ke bobenoj de indukto devus esti aldonitaj al la kablo de la transatlantika telefono kun la celo korekti la distordon de kiu ĝi suferis. Por politikaj kialoj, tio ne estis farita.

En 1902, li antaŭdiris la ekziston de konduktantaj tavoloj por la radio-ondoj, kiuj ebligas ilin sekvi la kurbecon de la Tero. Tiuj tavoloj, lokitaj en la ionosfero, estas nomita la tavoloj de Kennelly-Heaviside, de la nomo de Arthur Kennelly, amerika fizikisto, kiu havis la saman intuicion kiel li. Ili fine estis praktike eltrovitaj en 1925 fare de Edward Appleton.

Li disvolvis ankaŭ la funkcion de Haeviside uzita ĝenerale en la studo de sistemoj en aŭtomatiko kaj studis la fluon de la elektra kurento en la kondukiloj (teorio de la linioj de transmisio kaj ekvacioj de la telegrafistoj).

En la postaj jaroj lia konduto fariĝis tre ekscentra.

Omaĝoj redakti

  • En 1922, li estis la unua ricevinto de la medalo Faraday.
  • La kratero Heaviside sur la  malantaŭa flanko de la Luno portas lian nomon.

Bibliografio redakti

  • The Heaviside Centenary Volume, Londono (1950)
  • D. H. Moore, Heaviside Operational Calculus, Novjorko (1971)
  • G. F. C. Searle, Oliver Heaviside, the Man, St Albans (1987)
  • P. J. Nahin, Oliver Heaviside, Sage in Solitude, Novjorko (1988)
  • A. C. Lynch, « The Sources for a Biography of Oliver Heaviside », in History of Technology, vol. 13, éd. Hollister-Short, Londono & Novjorko (1991)