Oliver Lake

usona muzikisto

Oliver Eugene Lake (naskiĝis la 14-an de septembro 1942 je Marianna en Arkansaso) estas usona saksofonisto kaj komponisto de ĵazo.

Oliver Lake
Oliver Lake en 2007, foto de Andy Newcombe
Oliver Lake en 2007, foto de Andy Newcombe
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1942 (1942-09-14) (81-jaraĝa)
en Marianna
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sumner High School • Lincoln University
Okupo
Okupo komponisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo https://www.oliverlake.net/
vdr

Vivo redakti

Lake alkreskis en Nov-Orleano kaj ludis komence frapinstrumentaron. En la aĝo de dek ok jaroj li transiris al saksofono. En 1968 li finis studon ĉe Universitato Lincoln per la bakalaŭra titolo. Ekde la fino de la 1960-aj jaroj ĝis komence de la 1970-aj jaroj li estis interalie kun Julius Hemphill kaj Charles Bobo Shaw membro de la pionirĵaza nigrula kolektivo Black Artists Group de Sankta Luiso. Inter 1972 kaj 1974 li vivis en Parizo. En 1975 li iris al Novjorko, kie li en 1976 fondis kun Julius Hemphill, Hamiet Bluiett kaj David Murray saksofonkvaropon. En la sama jaro li kunverkis la albumaron Wildflowers – The New York Jazz Loft Sessions. Krom tio li muzikis kun Michael Gregory Jackson kaj fondis en 1981 ĵazfunkan regeo-bandon, kun kiu li koncertadis en Usono , Eŭropo kaj Afriko. En 1987 li kunverkis gastmuzikiste la albumon The Art of the Saxophone de Bennie Wallace. Dum la 1990-aj jaroj li surdiskigis kun la klasikmuzika pianisto Donal Fox kaj muzikis kun ĵazpianisto Borah Bergman. Krom tio li ankaŭ koncertis kun kantistino Björk, rokmuzikisto Lou Reed, ĵazkantistino Abbey Lincoln, kun kordmuziktriopo String Trio of New York kaj la repistaro A Tribe Called Quest. Entute li verkis proksimume okdek albumojn.

Lake ankaŭ komponis, i.a. mende de la Broklina Filharmonia Orkestro kaj de la Arĉkvarteto Arditti modernan klasikan muzikon. Liajn verkojn prezentis Wheeling Symphony Orchestra, San Francisco Contemporary Players, New York New Music Ensemble kaj Pulse Percussion Ensemble of New York.

Meze de la 1990-aj jaroj Lake verkis la soloteatraĵon Matador Of 1st & 1st, kiun li prezentis en 1996 sub reĝisoro Oz Scott.

Fonto redakti

Kunzler Jazzlexikon 2002

Eksteraj ligiloj redakti