Olivier de SERRES (Villeneuve-de-Berg, Vivarais, nun departemento Ardèche, 1539 - 1619) estis franca memlernanto, nome unu de la unuaj kiuj studis science la agrikulturajn teknikojn kaj kiuj esploris la plibonigon de la ruro el eksperimenta maniero. El tiu vidpunkto, oni povas konsideri lin kiel patro de la franca agronomio.

Olivier de Serres
Persona informo
Olivier de Serres
Naskiĝo 1-an de januaro 1539 (1539-01-01)
en Villeneuve-de-Berg
Morto 12-an de julio 1619 (1619-07-12) (80-jaraĝa)
en Villeneuve-de-Berg
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Profesio
Okupo agronomo • verkisto vd
Verkado
Verkoj Château de Joviac vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li enkondukis speciojn kiel la tinktura rubioRubia tinctorum, la lupoloHumulus lupulus kaj la maizo. Li estis la unua kiu laboris por la produktado de sukero el beto, kvankam li ne atingis enspezigan procezon. En 1600 li publikigis sian verkon Théâtre d'Agriculture, unua traktaĵo serioze cerbumita pri la agrikultura fako, kiu konstituas teorian kontraŭstaron de la rura politiko fare de Henriko la 4-a.

Pro lia agado oni enkondukis la produktadon de silko en Francio pere de la plantado de blanka moruso. Dudek mil arbetoj estis plantitaj en la Tuileries kaj dek mil en Saint-Germain-en-Laye. Kun François de Traucat, ĝardenisto de Nîmes, li disvolvigis intense la kultivon de tiu arbo en Suda Francio. Kvar milionoj de plantoj estis kultivataj en Provenco kaj en Languedoc, ĝermo de la estonta tekstila industrio. En 1599 li publikigis sian prian verkon Art de la cueillette des vers à soie.

Bibliografio redakti

  • Henry Vaschalde. 1886. Olivier de Serres, señor de Pradel, Ed. Plon (Parizo)
  • Pierre Nepveu. 1940. Olivier de Serres, revo La Nature n° 3052 1a de julio 1939
  • Fernand Lequenne. 1942. La vie d’Olivier de Serres, Eld. Julliard (Parizo) : 397 pp.
  • Antonio Saltini. 1984. Storia delle scienze agrarie, t. II, Dalle origini al Rinascimento, Edagricole (Bolonjo) : pp. 403-500
  • Henri Gourdin. 2001. Olivier de Serres, Sciences, expérience, diligence, en Agricultura en tiempos de Enrique IV, Ed. Actes Sud (Arles)
  • Jean Boulaine et Richard Moreau. 2002. Olivier de Serres et l'évolution de l'agriculture, Eld. L'Harmattan, kol. "Los Actores de la Ciencia" (Parizo)
  • Dominique Margnat. 2004. Le livre de raison d'Olivier de Serres, Presses Universitaires de Grenoble (Grenoble)