Olodum estas grupo de brazila muziko, kiu partoprenas la karnavalon de Salvador de Bahio kaj per pli granda ensemblo prezentas sursceneje. La nomo estas pruntaĵo el la religio de la Joruboj en Niĝerio. La bando sonregistris por pluraj sukcesaj lumdiskoj. Olodum estas krom tio kultura societo, kiu agas por la afrikobrazila kulturo kaj la sociajn postulojn de la nigrula loĝantaro de Salvador.

Tamburisto de Olodum dum prezentado

Olodum estas unu el la plej konataj grupoj de samboregeo kaj stampis ĉi tiun muzikstilon mezurdone. La muzikgrupo fondiĝis en 1979 kiel afrikanisma bloko [bloco = grupo de karnavalaj dancistoj kaj muzikistoj] laŭ la modelo de Ilê Aiyê kaj ligis la muzikon jam dekomence kun politikaj postuloj de egalrajtigo de la nigrula loĝantaro. La kulturdomo de Olodum situas rekte ĉe Pelourinho, la historia urbocentro de Salvador.

Krom multaj propraj (lum)diskoj Olodum surdiskigis en 1990 kun Paul Simon la pecon The Obvious Child sur ties albumon The Rhythm of the Saints, en 1995 Michael Jackson sonregistrigis la unuopaĵon They Don't Care About Us kun la grupo, kiu ankaŭ estas videbla en la vidbendo. Krom tio ĝi ludis la tamburritmon por sonregistraĵoj de Wayne Shorter kaj Herbie Hancock sur la kompilaĵo Bahia Black – Ritual Beating System de Bill Laswell. Michael Jackson sin vestis plurajn t-ĉemizojn de Olodum por la vidbendo de sia furoraĵo "They don't care about us". En 2014 Olodum kunmuzikis (krom Jennifer Lopez kaj Claudia Leitte) FIFA World Cup Song.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti