Olona

rivero en Italio

La rivero Olona situas en la regiono Lombardio de norda Italio. Ĝi longas 131 kilometrojn. La rivero fontas en la urbo Varese, en la "regiona parko Kampo de Floroj" (Parco regionale Campo dei Fiori). Ĝi fluas sudorienten, tra la valo Olona en la Pada Ebenaĵo, kaj fine enfluas la riveron Pado. La rivero famas pro la akvofaloj Valganna kaj la samnomaj kavernoj (ĉe la koordinatoj 45° 51′ 20″ N, 8° 49′ 23″ O). Malgraŭ tiuj naturaj belaĵoj, nuntempe ĝi estas unu el la plej forte malpurigitaj riveroj de Italio. La rivero havas mezuman forfluon de po 14 m³ laŭ sekundo.

Olona
skema mapo
rivero
Bazaj informoj
Situo en Italio
Longeco 131 km
Fluo
Fonto ĉe Varese
- Alteco super marnivelo 548 m
Enfluejo ĉe San Zenone al Po en la riveron Pado
- Koordinatoj 45° 6′ 10″ N, 9° 22′ 37″ O (mapo)45.1027777777789.3769444444444
Geografio
Trairataj urboj Milano
Map
vdr
la rivero en Nerviano