Omurbek BABANOV (kirgize Өмүрбек Бабанов , naskiĝis la  20-an de majo 1970(nun 1970-05-20), do nun 53-jara) estas kirgiza entreprenisto (pri nafto) kaj politikisto kaj konsideriĝas unu el la plej riĉaj entreprenistoj de Kirgizio En junio 2010 li fondis la politikan partion Respublika. Por la parlamenta baloto de 2010 la partio kampanjis per programo substrekanta la etnan diversecon de Kirgizio. La partio ricevis la voĉojn el 13 procentaĵoj de la voĉdonintoj en tiu parlamenta baloto - el tio rezultis 23 el la 120 parlamentanaj seĝoj por la partio. Tiubalote ĝi estis la kvara el kvin partioj, kiu ricevis pli ol 5 procentaĵojn de ĉiuj voĉoj kaj sekve rajtas reprezentiĝi en la parlamento.

Omurbek Babanov
(cirile Өмүрбек Бабанов)
Omurbek Babanov, en oktobro 2011
Omurbek Babanov, en oktobro 2011
Persona informo
Өмүрбек Токтогулович Бабанов
Naskiĝo la  20-an de majo 1970(nun 1970-05-20) (nun 53-jara)
en Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco Kirgizio vd
Alma mater Rusia Ŝtata Agrikultura Universitato vd
Partio Respublika
Profesio
Okupo entreprenisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 30-an de novembro 2010 en la kirgiza parlamento tri ĉefaj partioj subskribis interkonsenton kaj sekve formiĝis registara koalicio: Omurbek Tekebajev (partio Ata Meken) iĝis parlamenta parolisto, Almaz Atambajev (Socialdemokratia Partio de Kirgizio) ĉefministro kaj Omurbek Babanov vica ĉefministro.

Eksteraj ligiloj redakti