Onuriso

egipta dio

OnurisoOnuro estas la greka nomo de la egipta dio Inheret, kio signifas "tiu kiu alportis la malproksiman diinon". Lia nomo ankaŭ povas aperi kiel Anhur, An-Her, Anhuret, Han-HerInhert. Li simbolas la kreeman povon de la suno[1].

Sobek
egipta diomilita dio
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
ini&n HHr
r
t
N31
G7
Transskribo An-Her
Kulto
Familio
Gefratoj Bastet
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Anhur
vdr

Onuriso estis reprezentita kiel barbulo kun mallonga peruko, kun hararanĝo el kvar plumoj (kelkfoje nur du) kaj vestita per tuniko. Li aperas tirante ŝnuron kiu falas el la ĉielo per kiu li stiris la sunon kaj en kelkaj okazoj ĝi ŝajnas lanco. En kelkaj bildoj li havas leonkapon (kiel bildigo de forto kaj potenco). En kelkaj bildoj lia vesto similas al kilto.

En la egipta mitologio, Onuriso komence estis fremda dio de la ĉaso, kies regno troviĝis en la dezerto, sed poste iĝis dio de la milito dum la Frua Dinastia Periodo de Egiptio, kaj estis ekkultata en la regiono de Abidozo, precipe en Tiniso, dum la 11-a dinastio[2].

La mito diras ke li alportis sian edzinon, Menhit el Nubio, tial lia nomo signifas (tiu kiu) alportas la forulinon. Li posedis la titolon Detruanto de la malamikoj kaj estis la patrono de la egipta armeo, personigis la militistojn de la reĝo kaj estis la protektinto de liaj lojaluloj kontraŭ la malamikoj kaj danĝeraj bestoj. En la festoj dediĉitaj al li, estis realigitaj ŝajnigoj je bataloj inter sacerdotoj kaj la popolo[3].

La grekoj egaligis Onurison kun la militdio Areso. Dum la romia periodo, la imperiestro Tiberio estis reprezentita sur la muroj de la egiptaj temploj portante la kvarpluman kronon de Onuriso[4]

En la Egipta Nova Imperio, lia populareco pliiĝis kaj ankaŭ ekposedis la titolon Savinto, kio iĝis liberiginto por sia popolo, pro lia vido de la milito kiel fonto de libereco kaj venko. Lia rolo en la milito, kiel Savinto kaj kiel defendanto de la suno, kundividita kun Horuso, kontribuis al eventuala identigo kun la plej granda dio Horuso. Kiel ĉasisto de sovaĝaj bestoj li aperas en steleoj kiuj poste iĝis modelo por la magiaj steleoj en kiuj Horuso estas reprezentita starante sur krokodiloj.

Liaj kultejoj estis Taniso, la ĉefurbo de la 8a nomoso de la Suba Egiptio kaj Sebennitos, ĉefurbo de la 12 nomoso de Suba Egiptio kie estis konsiderita dio de la vento.

Referencoj redakti

  1. The Way to Eternity: Egyptian Myth, F. Fleming & A. Lothian, p. 56
  2. Turner and Coulter, Dictionary of ancient deities, 2001
  3. Antoninus Liberalis, Metamorphoses 28 (trans. Celoria) (Greek mythographer 2nd century AD)
  4. Topographical Bibliography Vol VIII, retrieved from Griffith Institute website May 2010
  5. Kitchen, K.A., Rammeside Inscriptions, Translated & Annotated, Translations, Volume III, Blackwell Publishers, 1996