Opština Jegunovce

komunumo de Norda Makedonio

Opština Jegunovce (makedone Општина Јегуновце, albane Komuna e Jegunovcit) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 8 895 homoj[1][2] sur areo de 176,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Jegunovce.

Opština Jegunovce
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Polog
Poŝtkodo 1215
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 895  (2021) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 21° 7′ O (mapo)42.0721.12Koordinatoj: 42° 4′ N, 21° 7′ O (mapo) [+]
Alto 461 m [+]
Areo 176,93 km² (17 693 ha) [+]
Opština Jegunovce (Nord-Makedonio)
Opština Jegunovce (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Jegunovce
Opština Jegunovce
Situo de Opština Jegunovce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jegunovce Municipality [+]
vdr

Loko, priskribo redakti

Ĝi situas en la nordorienta parto de la regiono Polog. La suda parto situas en la valo de la rivero Vardar, de kiu ĝi leviĝas orienten ĝis la montaro Žeden (maks. 1200 m super marnivelo). Tamen, la norda parto leviĝas en la nacia parko Šar Planina (monto Piribeg, 2524 m super marnivelo). La alteco de la areo estas do de proksimume 350 m al 2524 m.

 
la kirko Theotokos en la vilaĝo Belovište

Nur tri regionaj vojoj kondukas tra la komunumo - R1203, R2234 kaj R2242. Krome trairas ĉi tie la fervoja linio de Tetovo al Skopjo.

La komunumo konsistas entute el 17 vilaĝoj, kiuj estas Jegunovce, Belovište, Jažince, Jančište, Kopance, Orašje, Podbrege, Preljubište, Raotince, Ratae, Rogačevo, Šemševo, Siričino, Staro Selo, Tudence, Vratnica, Žilče.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Saraj (parto de la komunumaro Granda Skopjo) en la oriento, opština Želino en la sudo, opština Tetovo en la sudokcidento kaj opština Tearce en la okcidento. La ŝtata limo kun Kosovo transiras la nordon kaj orienton.

Ĉirkaŭ Opština Jegunovce
  Kosovo   Kosovo
Tearce   Saraj
Tetovo Želino
 
Opština Jegunovce

Loĝantaro redakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 10 790 homoj. El la suma nombro estis 5 963 makedonoj (55,26 %), 4 642 albanoj (44,02 %) kaj la ceteraj. Laŭ religioj: ortodoksaj kristanoj 6 078, islamanoj 4 692 kaj aliaj.

Laŭ la censo de 2021 estis 8 895 homoj, el ili 4 746 makedonoj, 3 482 albanoj kaj 89 serboj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Јегуновце en la makedona Vikipedio.