Opština Lozovo

komunumo de Norda Makedonio

Opština Lozovo estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 2 264 homoj[1][2] sur areo de 166,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². Administra centro de opštino estas vilaĝo Lozovo.

Opština Lozovo
la ortodoksa kirko Paraskevo Balkana
la ortodoksa kirko Paraskevo Balkana
la ortodoksa kirko Paraskevo Balkana
Komunumo de Nord-Makedonio
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Vardar
Poŝtkodo 2208
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 264  (2021) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 21° 54′ O (mapo)41.78083333333321.901111111111Koordinatoj: 41° 47′ N, 21° 54′ O (mapo) [+]
Alto 301 m [+]
Areo 166,32 km² (16 632 ha) [+]
Opština Lozovo (Nord-Makedonio)
Opština Lozovo (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Lozovo
Opština Lozovo
Situo de Opština Lozovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lozovo Municipality [+]
vdr

Loko, priskribo redakti

Opština havas areon de 166,32 km². Ĝi situas en la nordorienta parto de la regiono Vardar.

La ĉefa vojo A3 trairas la vilaĝon de okcidento al oriento. Ĝi ligas la aŭtovojon A1 en la okcidento kun la aŭtovojo A4 en la oriento.

Preskaŭ paralele ankaŭ en la sama direkto funkcias fervoja linio. Sur ĝi estas la sola fervoja stacidomo.

La plej granda urbo en la regiono Vardar - Veles, situas ĉirkaŭ 17 km. La urbo Štip oriente estas ĉirkaŭ 27 km kaj Skopje, la ĉefurbo de la ŝtato, ĉirkaŭ 60 km.

La alteco de la areo estas de 200 m en la sudo ĉe la kunfluejo de la rivero Svetinikolska Reka kun la rivero Bregalnica ĝis proksimume 600 m en la vilaĝo Kiŝino.

Najbaraj municipoj estas: Opština Sveti Nikole en la nordoriento, Opština Štip en la sudoriento, Opština Gradsko en la sudo, Opština Veles en la okcidento.

Ĉirkaŭ Opština Lozovo
Sveti Nikole
Veles  
Gradsko Štip
 
Al vilaĝo en la Opština Lozovo

La komunumo Lozovo konsistas el 11 vilaĝoj:

Adjibegovo, Adjimatovo, Bekirloja, Dorfulija, Gyuzemelci, Karatmanovo, Kiŝino, Lozovo, Milino, Saramzalino kaj Kyoselari.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Лозово en la makedona Vikipedio.