Opština Vasilevo

komunumo de Norda Makedonio

Opština Vasilevo estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Ĝi situas en la nordorienta parto de la sudorienta regiono. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 10 552 homoj[1][2] sur areo de 230,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 46 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Vasilevo.

Opština Vasilevo
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono sudorienta regiono
Poŝtkodo 2400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 552  (2021) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 22° 39′ O (mapo)41.475822.6417Koordinatoj: 41° 29′ N, 22° 39′ O (mapo) [+]
Alto 304 m [+]
Areo 230,4 km² (23 040 ha) [+]
Opština Vasilevo (Nord-Makedonio)
Opština Vasilevo (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Vasilevo
Opština Vasilevo
Situo de Opština Vasilevo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vasilevo Municipality [+]
vdr
Opština Vasilevo
Vilaĝo en Opština Vasilevo

Loko, priskribo redakti

La komunumo situas plejparte en la valo de la rivero Strumica kun alteco de ĉirkaŭ 250 m. La norda montaro etendiĝas en la Malešev-montojn (Малешевска планина) ĝis alteco de preskaŭ 1250 m.

La rivero Strumica fluas tra la komunumo. La digo Turija estas konstruita en la nordo de la komunumo. La rivero Turija fluas suden de ĝi.

La ĉefa vojo markita A4 kuras tra la sudokcidenta parto de la komunumo. Ĝi kuras tra la valo de la rivero Strumice. Per vojo la komunumo estas konektita kun la urboj Radoviš kaj Štip en nordokcidento kaj sude kun la urbeto Strumica.

La komunumo konsistas el 18 vilaĝoj, kiuj estas:

Vasilevo, Angelci, Varvarica, Visoka Mahala, Vladijevci, Gradošorci, Dobrošinci, Dukatino, Edrenikovo, Kuškulija, Nivičino, Nova Mahala, Piperevo, Radičevo, Sedlarci, Suševo, Trebičino kaj Čanaklija.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Berovo en la nordoriento, Opština Bosilovo en la sudoriento, Opština Strumica en la sudo, Opština Konče en la sudokcidento kaj Opština Radoviš en la okcidento.

Ĉirkaŭ Opština Vasilevo
Berovo
Radoviš  
Konče Strumica Bosilovo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Василево en la makedona Vikipedio.