Opatovice nad Labem

Municipo Opatovice nad Labem troviĝas 8 kilometrojn de Pardubice en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Komune kun vilaĝo Pohřebačka ĝi nun kreas unu administran kompleton kun 2 788 loĝantoj (2023).

Opatovice nad Labem
germane Opatowitz
municipo
Urbodomo en Opatovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Opatovice nad Labem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Konata loko Monaĥejo Opatovice
Riveroj Elbo, Opatovický kanál
Situo Opatovice nad Labem
 - alteco 225 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 52″ N 15° 47′ 21″ O / 50.14778 °N, 15.78917 °O / 50.14778; 15.78917 (mapo)
Areo 12,01 km² (1 201 ha)
Loĝantaro 2 788 (2023)
Denseco 232,14 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1073
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 45
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575429
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Opatovice nad Labem
Retpaĝo: www.opatovice-nad-labem.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec Králové, Vysoká nad Labem, Bukovina nad Labem, Čeperka, Hrobice kaj Libišany.

Historio redakti

Unua noto aperas en fonda dokumento de benedikta monaĥejo en Opatovice en la jaro 1073. Arĥeologiaj trovaĵoj kaj esploroj dum pasintaj jardekoj atestas, ke tie ĉi estis setlejoj de slavaj gentoj eĉ antaŭe.

Monaĥejo Opatovice redakti

Danke al la ĉeĥa reĝo Vratislav la 2-a venis kaj akiris terpecon sur la dekstra bordo de la rivero Labe Elbo monaĥoj de la benediktena ordeno. Surloke fondita monaĥejo estis laŭvice la sepa en Ĉeĥio. La plej elstara reprezentanto estis abato Neplach, emisaro de la imperiestro Karolo la 4-a.

La monaĥejo iĝis grava ekonomia centro de la regiono. Ekestis novaj konstruaĵoj – kanalo de Opatovice objektoj por mastrumado –ekzemple fiŝlagoj, bienegoj. Dum husana epoko estis la monaĥejo en la jaro 1421 totale detruita kaj neniam renovigita. La monaĥoj sukcesis fuĝi en Pollandon. Precizan lokon oni povas nur taksadi ĉe muelejo de sinjoro Morávek.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 027
18801 328
18901 264
19001 592
19101 624
19211 498
JaroLoĝantoj
19301 856
19501 570
19611 943
19701 967
19802 072
19911 951
JaroLoĝantoj
20012 180
20142 502
20162 531
20172 524
20182 556
20192 585
JaroLoĝantoj
20202 598
20212 786
20222 652
20232 788

Partoj de municipo redakti

  • Opatovice nad Labem
  • Pohřebačka

Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo de Sankta Laŭrenco

Preĝejo de Sankta Laŭrenco redakti

Dominanto de la vilaĝo, origine el la dua duono de la 13-a jarcento, rekonstruita en la jaro 1421. La preĝejo estas ununava kun kvadrata presbiterejo. La preĝejturon ornamas gotika ŝtona pinta piramido kun pinaklo.

Vojkruciĝo de aŭtostradoj redakti

En la jaro 2009 estis malfermita la plej granda en meza Eŭropo, trietaĝa aŭtostrada vojkruciĝo.

Elektrejoj redakti

Vaporelektrejo redakti

Proksime de Opatovice nad Labem produktas elektroenergion granda vaporelektrejo, pere de granda tubaro ĝi provizas per hejtado-mediumo urbojn Pardubice kaj Hradec Králové. El Opatovický kanál, per nova kanalo estas la elektrejo provizata per akvo.

 
Vapor-elektrejo

Akvoelektrejo redakti

Ĉe riverkluzo de la rivero Elbo situas malgranda akvo-elektrejo.

Famaj naskiĝintoj redakti

Prof.PhDr.Emanuela Nohejlová – Prátová (1900-1995) – numismatikistino kaj historiistino

Eksteraj ligiloj redakti