Opcio en Sudtirolo

La opcio en Sudtirolo (germane: Option in Südtirol, itale: opzioni in Alto Adige) de la jaro 1939, estis la metodo ellaborita de la faŝistaj registaroj de Italio kaj Germanio por solvi la juran konflikton pri la aŭtoktona germane kaj ladine parolanta loĝantaro en la nunaj italaj regionoj de iama suda Tirolo.

Opciintoj alvenintaj al Insbruko (1940)

La germane kaj ladine parolantaj loĝantoj estis devigitaj elekti ene de la 31-an de decembro 1939, se ili volis iĝi civitanoj de Germanio, kaj sekve transloĝiĝi al teritorio de la Tria Imperio, aŭ resti civitanoj de Italio, integriĝante en itala kulturo kaj perdante la statuson de lingva malplimulto.

Pro la malbonaj spertoj faritaj dum la faŝista regado ek de 1921 kaj pro la forta naciista propagando la plimulto de la voĉdonantoj (ĉirkaŭ 185.000 homoj) elektis por Germanio kaj sekve por elmigrado. Komence de la jaro 1940 la unuaj trajnoj transportis elmigrantojn trans pasejo Brenero. Sed baldaŭ pro la evoluo de la dua mondmilito la elmigrado malrapidiĝis kaj ĝis 1942 elmigris entute ĉirkaŭ 75.000 homoj, la plejparto el ili al Tirolo, Vorarlbergo kaj Bavario. Je la fino de la mondmilito nur 20.000 el ili revenis al sia patrujo.

Bibliografio redakti

  • germane Karl Stuhlpfarrer, Umsiedlung Südtirol 1939-1940, 2 voll., Vieno, Löcker, 1985. ISBN 3-85409-073-0
  • germane Rolf Steininger, Klaus Eisterer, Die Option. Südtirol zwischen Faschismus und und Nationalsozialismus, Innsbruck, Haymon Verlag, 1989. ISBN 3-85218-059-7
  • germane Helmut Alexander, Stefan Lechner, Adolf Leidlmair, Heimatlos - die Umsiedlung der Südtiroler, Vieno, Deuticke, 1993. ISBN 3-216-07832-9
  • itale Ettore Tolomei, La restituzione del cognome atesino. Elenco dei cognomi dell'Alto Adige deformati o stranieri, con le forme adottate per la restituzione o versione, Firenze, 1936-XVI, rist. anastatica a cura del Südtiroler Heimatbund col titolo Die gewaltsame Italianisierung der Familiennamen in Südtirol. Wie wäre heute mein Familienname?, Bolzano, 2003.
  • itale Carlo Romeo , Alto Adige/Südtirol XX Secolo. Cent’anni e più in parole e immagini, Bolzano, Edition Raetia, 2003. ISBN 8872831970
  • itale Gustavo Corni, Spostamenti di popolazioni nella Seconda guerra mondiale. Una nuova fonte sulle opzioni in Sudtirolo (1939-1943), in Demokratie und Erinnerung. Südtirol - Österreich - Italien, Innsbruck-Vienna-Bolzano, Studienverlag, 2006, pp. 163–181.

Eksteraj ligiloj redakti