openSUSE

Malfermfonta Linukso-distribuo evoluigita per la "openSUSE-projekto" subtenata de SUSE kaj aliaj.

openSUSE estas unu el distribuaĵoj de GNU/Linux. Dekomence ĝi estis ellaborata en Germanio sed pli poste ĝin ekposedis usona korporacio Novell, Inc.. openSUSE estas bazita sur distribuaĵo Slackware, sed kontraste al tiu ĝi estas konsiderata pli facile uzebla, ĝi ankaŭ havas administran panelon YaST. Novaj versioj de la operaciumo aperas ĉiujn 8 monatojn.

openSUSE
KDE Plasma en la unua funkciigo de openSUSE 15.1
KDE Plasma en la unua funkciigo de openSUSE 15.1

KDE Plasma en la unua funkciigo de openSUSE 15.1
Programisto Novell, Inc.
Lasta stabila versio 15.1
(22-a de Marto 2019)
Operaciumo Linukso
Lingvo(j) super 20
Programtipo operaciumo
Permesilo GNU GPL kaj aliaj
Retejo www.openSUSE.org
vdr

Historio redakti

Ĉefaj versioj
1.0 - Marto 1994
2.0 - 1994/1995
3.0 - 1995
4.0 - 1996
5.0 - Oktobro 1997
6.0 - Januaro 1999
7.0 - Septembro 2000
8.0 - Aprilo 2002
9.0 - Oktobro 2003
10.0 - Oktobro 2005
10.1 - Majo 2006
10.2 - Decembro 2006
10.3 - Oktobro 2007
11.0 - Junio 2008
11.1 - Decembro 2008
11.2 - Novembro 2009
11.3 - Julio 2010
11.4 - Marto 2011

La kompanion S.u.S.E. fondis je la 2-a de septembro 1992 en Nürnberg (Germanio) kvar personoj: Roland Dyroff, Thomas Fehr, Burchard Steinbild kaj Hubert Mantel, ĉiuj 20-jaraĝuloj. Tri el la fondintoj ankoraŭ estis en universitato, studante matematikon; Thomas Fehr jam havis diplomon kaj laboris kiel programara inĝeniero.

La nomo “S.u.S.E.” unue estis germana mallongigo por “Software und System-Entwicklung” (Programara kaj sistema ellaboro). Tamen la plena nomo neniam estis uzata, kaj la kompanio ĉiam estis konata kiel S.u.S.E., kiu fariĝis SuSE en oktobro 1998.

La oficiala logotipo de la distribuaĵo estas verda ĥameleono, kies nomo estas Geeko (kuniĝo de gecko, geko, kaj geek, komputilemulo).[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Ligiloj redakti