OpenTTD estas plursistema libera klono de ludo Transport Tycoon Deluxe, en kiu la ludanto estas direktoro de transporta kompanio kaj per transportado de pasaĝeroj kaj ŝarĝo gajni pli da mono ol la kontraŭludantoj. Transporto povas esti per busoj, trajnoj, aviadiloj kaj ŝipoj (kaj se la ludanto volas, li povas elŝuti el interreto diversajn aldonaĵojn kaj uzi en urboj ankaŭ tramojntrolebusojn).

OpenTTD
Disvolvo Ludvig Strigeus
Distribuo Steam
Platformo Linux
Licenco Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.0
Ĝenro firmaa simulilo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo klavaro
vdr
Emblemo de OpenTTD
Dum la ludo eblas vidi multajn informojn pri stacioj, unuopaj trajnoj / busoj...

Mapigo redakti

La mapoj povas esti en

 
Busstacioj en vintera mapo.

la 4-aj sezonoj. La mapoj antaŭ ludado estas faritaj harzarde.

Ludado mem redakti

Normala ludo komencas en jaro 1950 kaj finas en jaro 2050, sed oni povas starti ankaŭ pli frue aŭ pli malfrue, tamen en normala ludo nur inter jaroj 1950 - 2050 okazas evoluo de novaj transportiloj. En mapo komence ne ekzistas iu ajn infrastrukturo por transportado, nur ŝoseoj en urboj (rare ankaŭ kun pontoj) kaj riveroj: ĉiujn trajnstaciojn, busstaciojn, ŝiphavenojn, flughavenojn, fervojajn trakojn kaj ŝoseojn devas konstrui la ludanto mem.

Pluradludant-modo redakti

Eblas ludi pleje 128-ludante.

Aldonaĵoj redakti

Ludantoj povas elekti el multaj aldonaĵoj, kiuj ebligas ekzemple:

  • konstrui trakojn por diversaj rapidecoj kun diversaj kostoj
  • konstrui stacidomojn kaj pontojn en aliaj stiloj ol nur en bazaj
  • uzi en landoj de la mondo reale uzitajn trajnojn, ekzemple germanajn ICE trajnojn (bazaj iloj estas inventitaj)
  • havi dekorumojn.
     
    Aldonaro de hungar-austriaj iloj GYSEV.

Eksteraj ligiloj redakti