Operaco "Ostra Brama"

Operaco "Ostra Brama" (pole: Operacja „Ostra Brama”) – militista operaco komencita la 7-an de julio 1944 de taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo por memstare liberigi Vilnon de la germana okupanto kaj esti mastrumanto de la teritorio kontraŭ la Ruĝa Armeo. La plano estis prilaborita marte 1944 de la stabo de vilna areo – ĝi antaŭvidis konkeron de la urbo fare de kunligitaj fortoj de la Vilno- kaj Navahrudak-areoj de la Landa Armeo.

Premisoj redakti

Fundamenta premiso de la operaco estis kovinko, ke la malamiko subigita al paniko pensos nur pri rapida retiriĝo, lige al tio komandantaro de la operaco ne antaŭvidis pli gravajn batalojn pri la urbo krom konkero de gardejoj ĉefe rande de la urbo – poste partizanaj taĉmentoj estis konfome al la premisoj sen pli grandaj obstakloj penetri Mezurbon kaj okupi ties centron, kio signifus memstaran konkeron de ĝi flanke de Pola Enlanda Armeo. Tamen Vilno laŭ ordono de Hitler transformiĝis al fortikaĵo kun forta garnizono.

Plano de la operaco redakti

La 12-an de junio 1944 generalo Tadeusz Komorowski ordonis prepari planon liberigi la urbon antaŭ eniro de alproksimiĝanta Ruĝa Armeo.

Bataloj redakti

La 2-an de julio 1944 laŭ radia signalo de Londono komenciĝis "Tempesto" en la areoj de Vilno kaj Navahrudak.

redakti

Pro tio, ke la operaco "Ostra Brama" estis malkonkorda kun interaliancanaj decidoj de t.n. Granda Trio koncerne ŝtatan apartenon de Vilno kaj fikso de nova pola-soveta landlimo laŭ Curzon-linio, ministro pri informado de Britio Brendan Bracken cenzoris ĉiun informon en britaj amaskomunikiloj, pro kio ĝi estis preterrimarkita en Okcidento.

Bibliografio redakti