Operaco Anfal estis milita operacio, kiun kondukis la Iraka diktaturo kontraŭ la Kurdoj inter 1986 kaj 1989. La operacio estis tre kruela kaj en 2005 la Internacia Kortumo en Hago deklaris, ke Operacio Anfal estis "akto de genocido". La operacio estis nomita laŭ la oka surao de la korano, kiu nomiĝas Al-Anfal. La surao priskribas la venkon de la Islamanoj kontraŭ 900 nefideluloj en la batalo de Badr (Sauda Arabio), dum la jaro 624 p.K..

La operacion gvidis Ali Hasan al-Maĝid, la kuzo de Saddam Hussein. Ĝi inkluzivis terurajn bombadojn per kemiaj kaj ordinaraj armiloj kontraŭ Kurdaj vilaĝoj, en kiuj mortis miloj da homoj. Laŭ sendependaj fontoj mortis inter 100.000 kaj 200.000 homoj dum la operacio, kaj eble unu miliono da Kurdoj devis forlasi siajn hejmojn, el tuta loĝantaro de 3,5 milionoj da Kurdoj en Irako. Plie okazis teruraj kazoj, en kiuj la Iraka armeo rekte provis mortigi ĉiujn plenkreskajn virojn en aparta regiono.

Alia parto de la operacio estis la provo "arabigi" la urbon Kirkuk, forpelante multajn Kurdojn kaj kuraĝigante malriĉajn Arabojn el la sudo translokiĝi al malmultekostaj domoj en la urbo. Kirkuk estas unu el la ĉefaj urboj de la Kurda regiono, kaj ĝi ankaŭ estas apud multaj rezervoj da nafto. Nuntempe la rilatoj inter Kurdoj kaj Araboj en la urbo restas tre malbonaj.