Operaco Kartago, la 21an de marto 1945, estis brita aeratako en Kopenhago, Danio, dum la Dua Mondmilito, kiu okazigis gravajn flankajn damaĝojn. La celo de la atako estis Shellhus, konstruaĵo uzita de la Gestapo en la urbocentro. Ĝi estis uzata por la stokado de informoj kaj la torturo de Danaj civitanoj dum la pridemandado. La Dana Rezistado delonge estis petinta al britojn fari aeratakon kontraŭ la loko. La konstruaĵo estis detruita, 18 prizonuloj estis liberigitaj kaj la kontraŭ-rezistaj naziaj aktivaĵoj estis interrompitaj. Parto de la atako estis erare direktita kontraŭ najbara lernejo; la atako okazigis 125 mortojn de civiluloj (inklude 86 lernej-infanojn kaj 18 plenkreskulojn en la lernejo). Estis okazinta ankaŭ simila aeratako kontraŭ la sidejo de Gestapo en Aarhus, la 31an de oktobro 1944.

La sidejo de Gestapo en Shellhus, Kopenhago, en marto 1945 dum la Operaco Kartago. Aviadilo Mosquito faliginta bombon estas videbla plej maldekstre, centre.
Shellhus brule post la bombatako.

Koordinatoj: 55° 40′ 40″ Nordo 12° 33′ 42″ Oriento / 55.6778 °N, 12.5617 °O / 55.6778; 12.5617 (mapo)