Operaco Kartoffelernte

Operaco Kartoffelernte (germane Kartoffelernte signifas kolektadon de terpomoj) estis kaŝmoto por la komenco de malarmigado de la orientslovaka armeo. Preparo de nazioj por la malarmigo de la slovakaj taĉmentoj en la orienta Slovakio komenciĝis jam la 24-an de aŭgusto 1944. Laŭ la unua versio de la plano (germane: Kartoffelernte ohne Prämie - kolektado de terpomoj sen premio) la slovaka armeo devis malarmigi sin sen interveno. La alia versio (germane: Kartoffelernte mit Prämie - kolektado de terpomoj kun premio) kalkulis kun la malarmigo kaj ankaŭ per la interveno de la slovaka armeo. Pro la nedecidemo kaj neplanita foriro de la plej superaj oficiroj de la orientslovakaj armeoj el Slovakio ĝis Pollando al Ruĝa Armeo estis kaŭzita disfalo de tiu ĉi armeo, kiu kiel la armea forto en la praktiko ĉesis ekzisti kaj en decida momento ĝi ne intervenis en la batalojn. La malarmigadon komencis grupoj de armeoj de Norda Ukrainio la 31-an de aŭgusto 1944 kaj la slovakajn soldatojn kaj oficirojn oni iom post iom intervenigis. Pro tio estis malsukcesigita ŝanco de la 1-a ĉeĥoslovaka armeo en Slovakio malfermi karpatajn trapasejojn al Ruĝa Armeo kaj plirapidigi tiel ilian antaŭenpaŝon tra la teritorio de Slovakio.

Vidu ankaŭ redakti