Opfikon-Glattbrugg

komunumo de Svislando
Opfikon-Glattbrugg
Blazono de Opfikon-Glattbrugg
Konstrulaboroj de la Glattvaltramo antaŭ la stacidomo Glattbrugg
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 26′ N 8° 34′ O / 47.433 °N, 8.567 °O / 47.433; 8.567 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ N 8° 34′ O / 47.433 °N, 8.567 °O / 47.433; 8.567 (mapo)
Nombro de loĝantoj 13'378
Areo 5,61 km²
Alteco 459 m super marnivelo
Poŝtkodo 8152
Komunumkodo 0066
Mapo de Opfikon-Glattbrugg
vdr

Pri la komunumo redakti

Opfikon-Glattbrugg estas urbo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 13'378 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Oficiale la urbo fakte nomiĝas sole Opfikon, sed ĉar ĝi konsistas el la du preskaŭ samgrandaj municipoj Opfikon kaj Glattbrugg kutime oni parolas pri Opfikon-Glattbrugg.

Geografio redakti

Opfikon-Glattbrugg situas en la Glattvalo inter Zuriko kaj la Flughaveno Zuriko ĉe la bordo de la rivero Glatt. Ĝi limas norde al Kloten, okcidente al Wallisellen, norde al Zuriko kaj oriente al Rümlang. Kvankam la urbo estas tre industria je ĝia nordokcidento troviĝas vasta arbaro, la tiel nomita arbaro de Opfikon, kiu estas bela naturrezervejo.

Trafiko redakti

Opfikon-Glattprugg havas du stacidomojn de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, nome Opfikon ĉe la trajnlinio de Zuriko al Kloten kaj Glattbrugg sur la trajnlinio de Zuriko al Bülach kaj Ŝafhaŭzo. Per ili kaj per pluraj buslinioj la urbo estas perfekte integrita al la Zurika Trafik-Unio. En decembro 2010 estis inaŭguritaj tri novaj tramlinioj, kiuj konektas la urbon rekte kun la tramreto de la urbo Zuriko, la tiel nomita Glatt-Valo-Fervojo. Sur la teritorio de la komunumo situas la aŭtovojkruco de svisa aŭtovojo A1, svisa aŭtovojo A4 kaj svisa aŭotovojo A52. Al ĉiuj 3 aŭtovojoj la urbo havas alvetureblon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la ponto apud Glattbrugg datiĝas el la jaro 1034 per jenaj vortoj pontem fluvii, qui dicitur glat.[1] Opfikon menciiĝis la unuan fojon en la jaro 1153 kiel Obfinchoven.[2]

La hodiaŭa urbo havas sian originon en du setlejoj, unu okcidente de la rivero Glatt kun la nomo Opfikon, kaj la alia aliflanke kun la nomo Oberhausen. Glattbrugg fakte ne estis nomo de setlejo sed de la ponto, kiu ligis la du setlejojn. Poste setleje rekte apud la ponto alprenis la nomon Glattbrugg kaj iom post iom tiom gajnis signifon, ke la nomo Oberhausen iom post iom komplete malaperis. La 31-an de decembro la du iamaj komunumoj Opfikon kaj Oberhausen respektive Glattbrugg estis kunigitaj al unu sola komunumo, tiel, ke ek de la 1-a de januaro 1918 ekzistis oficale nur ankoraŭ la politika komunumo Opfikon.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti