Opisthoproctus soleatus

La Opisthoproctus soleatus ankaŭ nomata ĉielrigardulo estas aktinopteriga fiŝospecio el la familio de la Opisthoproctidae.[1] La scienca nomo de la specio estas, por la unua fojo valide, publikigita en 1888 fare de Léon Louis Vaillant.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉielrigardulo
Opisthoproctus soleatus
Opisthoproctus soleatus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Argentiniformes
Familio: Opisthoproctidae
Genro: Opisthoproctus
Opisthoproctus soleatus
(Vaillant, 1888)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizoj redakti

Tiuj fiŝoj havas korpolongon ĝis 10,5 cm, malhelan dorson kaj arĝenteblankan ventron. Ĉe la rektumo troviĝas lumdona organo. Ili havas tubformajn suprendirektantajn okulojn kaj fore malantaŭen starantan dorso- kaj anusnaĝilon. La lumo estas produktata de bakterioj kaj estas projektata per lenso sur la ventro, pro kio ĝi forigas la ombroformiĝon, tiel ke la fiŝo de malsupre estas preskaŭ nevidebla. Ĝi ĉasas predojn, kiuj naĝas super ĝi.

Disvastiĝo kaj vivareo redakti

La specio troviĝas mondvaste en tropikaj kaj subtropikaj maroj ĝis profundo de ĉ. 800 metroj.

Referencoj redakti