Opráski sčeskí historje

Opráski sčeskí historje (mise, strikte fonetike skribita "Bildoj el ĉeĥa historio") estas unu el la plej popularaj ĉeĥaj interretaj komiksoj.[1] Per simplaj ilustraĵoj kaj originala ortografio ĝi komentas la ĉeĥan historion.

Afiŝo kun la komikso Opráski sčeskí historje dum la bapto de samnomita libro antaŭ la ĉeha Nacia muzeo
La bapto. Maldekstre staras la komiksa portreto de imperiestro Sigismondo de Luksemburgo

Laŭ retpaĝo iHNed.cz, sur kiu iuj el la komiksoj aperis en 2013, populariĝis Opráski pro reala historia bazo, originala uzado de l' ĉeĥa lingvo kaj ankaŭ specifa kaj netriviala humuro.[1] Gazeto Reflex skribis, ke la personoj ja estas, spite la ŝercoj kaj ŝajna diletanteco, prezentataj historie korekte, koncize kaj sprite.[2]

La formo bazas sur dadaismaj komiksoj kiel anglalingva "Dolan Duk". En 2013 eldonejo Grada decidis fari libro-version de Opráski;[3] la unuan eldonkvanton oni foraĉetis dum malmultaj tagoj.[4]

Prezentataj redakti

Kun mise interpretitaj nomoj trafiĝis ofte en la komikso personoj kiel Přemysl Otakar la 2-a, Jan Hus, Georgo el Poděbrady, kaj ĉefe "la vulpo" Sigismondo la 1-a (kiu iam ankaŭ anstataŭas simile nomitan vojaĝiston Miroslav Zikmund),[2] sed ankaŭ personoj de moderna historio kiel T. G. Masaryk, Tomáš Baťa, Klement GottwaldVáclav Havel.

Versioj redakti

Krom la originala komikso, kiu temas pri plej diversaj okazoj de l' ĉeĥa historio, la aŭtoro ankaŭ kreis kelkajn bildojn el la historio slovakia aŭ tutmonda - de komiksoj pri Edgar Allan Poe aŭ la elŝipiĝo en Normandio ĝis la naskiĝo de Facebook. Krome estis kreitaj kelkaj specialaĵoj pri tempo-traveturanta inventisto František Křižík, stile laŭ komikso Hellboy.[5]

Kritiko redakti

Kvankam Opráski havas proksimume 40 000 favorantojn sur Facebook[6] kaj pliajn sur Twitter,[7] oni ankaŭ kritikis la komikson, precipe pro ĝia lingva formo, misinterpretado de historio kaj dubinda artista kvalito. Lingvisto kaj pedagogo Otakar Šoltys akuzis ĝin pro intenca pereigado de ortografio kaj malbona influo sur infanoj.[8]

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Opráski sčeskí historje en la ĉeĥa Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti