Optika muzeo (Jena)

muzeo en Germanio

La Optika muzeo (germane: Optisches Museum) estas tre konata elmontrejo pri teknikaĵoj en Jena.

Optika muzeo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Jena
Adreso Carl-Zeiß-Platz 12
Estiĝo 1988
Koordinatoj 50° 55′ 40″ N, 11° 34′ 45″ O (mapo)50.92781111111111.579275Koordinatoj: 50° 55′ 40″ N, 11° 34′ 45″ O (mapo)
Optika muzeo (Jena) (Germanio)
Optika muzeo (Jena) (Germanio)
DEC
Optika muzeo (Jena)
Optika muzeo (Jena)
Situo de Optika muzeo (Jena)
Map
Optika muzeo
Retpaĝo https://www.deutsches-optisches-museum.de/
vdr
La muzeo situanta proksime de la Popoldomo Jena

Historio redakti

La Optika muzeo de la Fondaĵo Ernst Abbe estas naturscienca muzeo de internacia graveco. Ĝia historio etendiĝas ĝis la komenco de la 20-a jarcento, kiam kunlaborantoj de la firmao Carl Zeiss ekkolektis historiajn optikajn instrumentojn, antaŭ ĉio mikroskopojn. En 1922 la kolekto eknomitis Optisches Museum.

Priskribo redakti

Tiu kolektitaro pli kaj pli larĝiĝis, tiel ke nuntempe la muzeo havas je dispono kompleksan, science altvaloran kaj kulturhistorie unikan kolekton de iloj optikaj kaj de maloftaj grafikaĵoj el diversaj epokoj.

La riĉega endeponeja enhavo permesus aranĝi tuj kaj senprobleme ekspoziciojn pri mikroskopoj, teleskopoj, magiaj lanternoj, kameraoj, fotaj objektivoj, rigardokestoj, planetaria tekniko, okulistaj helpiloj, okulvitroj. En moderne aranĝita daŭra elmontro eblas travivi la evoluon de tiaj iloj, kelkfoje ankaŭ interaktive. La elmontritaĵoj dokumentadas la evoluon ekde la 13-a jarcento!

La teknika historio de la en Jena farita projekcia planetario impresas ĉiun vizitanton. Alia interesa sekcio estas la kolekto de artistaj holografiaĵoj. Allogas onin la Zeiß-laboratorio de la 1866-a jaro. Montratas la laborkondiĉoj de submajstroj kaj lernoknaboj kaj la farado de mikroskopoj en la 19-a jarcento. Carl Zeiß, Ernst Abbe kaj, pli malfrue, Otto Schott iĝis pioniroj de la precizmekanika-optika industrio en Jena kun ilia daŭra serĉado pri kvalita plibonigo de la tiurilata instrumentaro. Ilies vivo kaj verko kaj graveco por la urbo en la muzeo ankaŭ dokumentadas.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 103

Eksteraj ligiloj redakti