La rivero Orĥon (mongole Орхон гол, Orxon gol, laŭ elparolo: Arĥan gol) estas plej longa rivero de Mongolio. Ĝi estas grava ankaŭ el historia vidpunkto, ĉar en ties valo estis la iama Ujgura imperio, pli poste centro de la Mongola imperio. La valo de la Orĥon-rivero en 2004 estis surlistigita inter la mondaj heredaĵoj de UNESCO.

Orĥon
La akvofalo Ulan Cutgalan
rivero
Bazaj informoj
Situo en Mongolio
Longeco 1 124 km
Fluo
Fonto Hangaj-montaro
- Koordinatoj 46° 52′ 24″ N, 101° 9′ 24″ O (mapo)46.873333333333101.15666666667
Enfluejo en la riveron Selenge
- Koordinatoj 50° 15′ 7″ N, 106° 8′ 14″ O (mapo)50.251944444444106.13722222222
Geografio
Map
Orĥon
vdr

Geografio redakti

La Orĥono fontas en la Hangaj-montaro, en Arhangaj aimag kaj enfluas en proksimo de la rusa limo la riveron Selenge, kiu enfluas la Bajkalon. La plena riverlongo estas 1124 km, tiel ĝi estas plej longa rivero de Mongolio.

En la rivero aperas en novembro la glacitabuloj, poste baldaŭ frostas la tuta rivera surfaco. La glacio rompiĝas nur en mezo de majo, kiam la rivernivelo altiĝas pro la neĝodegelo.

Gravaj alfluantoj estas la Tola kaj Tamir.

Vidindaĵoj redakti

Apud la rivero videblas ruinoj de du gravaj urboj: Kara Balgasun, iama centro de la Ujgura imperio kaj Karakorum, ĉefurbo de la Mongola imperio. Rekte al Karakorum troviĝas la monaĥejo Erdeni Dzú, kiu estis konstruita el ruinaĵoj de Karakorum, respektive la administra centro Harhorin. Krom tiuj ekzistas multaj hunaj tombejoj en la Orĥona valo.

Akvofalo Orĥon redakti

La akvofalo Ulán Cutgalan formiĝis ĉe enfluo de alflua rivero Orĥonba. Ĝi larĝas 10 metrojn kaj altas 20 metrojn. La akvofalo estas populara turisma celo.

Gravaj apudriveraj komunumoj redakti

Vidu ankaŭ redakti