Orșova

urbo en nuna Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Orșova (apartigilo)

Orșova [orŝova] (hungare: Orsova [orŝova], germane: Orschowa, ĉeĥe Oršava) estas urbo en la distrikto Mehedinți en Rumanio.

Orșova
Urbo
municipo de Rumanio • limurbo • havenurbo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mehedinți
Alinome Orsova hungare, Orschawa germane, Оршава serbe, Dierna latine
Iama hungara departemento Krassó-Szörény
Situo 44° 44′ N, 22° 24′ O (mapo)44.72527777777822.396111111111Koordinatoj: 44° 44′ N, 22° 24′ O (mapo)
Orșova (Rumanio)
Orșova (Rumanio)
DMS
Alto super maro 59 m
Poŝtkodo 225200
Loĝantaro 12 965 (2007)
vdr

Situo redakti

Ĝi situas sur iama limo de la Hungara Reĝlando, sude de la alfluo de la rivero Cerna, sur la maldekstra bordo de Danubo. La urbo estis translokita pro ŝveligo de Danubo.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 5 795 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj), en 1992 16 009 (rumanoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye).

Historio redakti

 
Blazono de Orșova

Oni mencias la urbon unuafoje en 1150 kiel Ursoua. Tie venkis en 1091 armeo de Ladislao la 1-a la atakantajn kumanojn. En la postaj jarcentoj la urbon posedis hungaroj, turkoj, serboj, rumanoj (ekde 1919). Oni tie kaŝis (enterigis) la hungaran kronon en 1849 kaj retrovis ĝin en 1853. Tie staris kapelo, kiu subakviĝis pro la konstruo de la akvocentralo Ferpordo.

Gravaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti