Ora ŝakaloorŝakalo (Canis aureus) estas specio de kaniso kiu estas indiĝena de Sudorienta Eŭropo, Sudokcidenta Azio, Suda Azio, kaj de regionoj de Sudorienta Azio. Kompare kun la araba lupo, kiu estas la plej malgranda el la grizaj lupoj (Canis lupus), tiu ŝakalo estas pli malgranda kaj havas pli mallongajn krurojn, pli mallongan voston, kaj pli longan dorson, malpli elstaran frunton, kaj pli mallarĝan kaj pli pintecan muzelon. La mantelo de la orŝakalo povas varii en koloro el palkreme flava en somero al malhela grizflava vintre. Ĝi estas listita kiel Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro sia disvastigita distribudao kaj tre alta denseco en areoj kun multa disponebla manĝaĵaro kaj optimuma ŝirmejaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ora ŝakalo

Ora ŝakalo en Nacia Parko Kumana, Orienta Provinco (Srilanko)
Ora ŝakalo en Nacia Parko Kumana, Orienta Provinco (Srilanko)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kanisoj Canis
Specio: C. aureus
Canis aureus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Genetikaj studoj indikas, ke la orŝakalo etendiĝis el Hindio antaŭ 20 000 jaroj je fino de la lasta glaciepoko. La plej antikva fosilio de orŝakalo, trovita je rokŝirmejo de Ksar Akil proksime al Beirut, Libano, estas 7 600 jarojn aĝa. La plej antikvaj fosilioj de orŝakalo en Eŭropo estis trovitaj en Grekio kaj estas 7 000 jarojn aĝa. Estas sep subspecioj de orŝakalo. La orŝakalo estas pli proksime rilata al la griza lupo, al kojoto, al la afrika orlupo, kaj al la etiopia lupo ol al la nigradorsa ŝakalo aŭ al la striflanka ŝakalo. Ĝi estas kapabla produkti fekundajn hibridojn kaj kun la griza lupo kaj kun la afrika orlupo. Hibridoj de ŝakalo kaj hundo nome Sulimov-hundoj estas uzataj en la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo apud Moskvo fare de la rusa flugkompanio Aeroflot por flar-detektado.

Oraj ŝakaloj estas abundaj en valoj kaj ĉe riveroj kaj ties alfluantoj, kanaloj, lagoj kaj marbordoj. Ili estas raraj en montetoj. La ora ŝakalo estas socia specio, kies baza socia unuo konsistas el reprodukta paro kaj kelkaj junaj idoj. Ĝi estas tre adaptebla, kun la kapablo ekspluati monĝon el fruktoj kaj insektoj ĝis malgrandaj hufuloj. Ili atakas hejmajn kortobirdojn kaj mamulojn ĝis la grando de idoj de hejmigitaj akvobubaloj. La rivaloj de la ora ŝakalo estas la ruĝa vulpo, la lupo, la ĝangala kato, la sovaĝa kato, en Kaŭkazo la lavurso, kaj en Centra Azio la Azia sovaĝa kato. La ora ŝakalo estas etendante sin trans siaj indiĝenaj teritorioj en Sudorienta Eŭropo al Centra kaj Nordorienta Eŭropo, okupante areojn kie estas malmultaj aŭ neniomaj lupoj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti