En futbalo decidas la matĉon la ora golo en la kromtempo.

Tiu estis aplikata en la glacihokeo (angle Sudden Death abrupta morto), kiun transprenis FIFA al la regularo kaj aplikis ĝin en Mond-Pokalo de Futbalo 1994, okazinta en la Usono. La unua ora golo falis nur en 1996 de Oliver Bierhoff en la finalo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado. Per tio Germanio iĝis ĉampiono de Eŭropo.

La 12-an de oktobro 2003 kapumis Nia Künzer oran golon en la 98-a minuto de la finalo Germanio-Svedio de la Virina Futbala Mondpokalo 2003. Tio okazis en Usono kaj per tio iĝis Germanio ( 2:1) mondĉampiono.

Pro la nepopulareco de la orgola regulo, tio estis ŝanĝita en la sezono 2002 fare de UEFA al la t.n. arĝenta golo-regulo.