Ora knabo ĉe Pye Corner

La ora knabo ĉe Pye Corner (anglalingve Golden Boy of Pye Corner) estas statuo lokita en Londono, en la kvartalo Smithfield, ĉe la angulo inter Giltspur Street kaj Cock Lane.

Ora knabo de Pye Corner

La statuo estis starigita, kie la granda incendio de Londono de 1666 haltis. Laŭ la apuda enskribaĵo, la knabo estas elstare grasdika por plibonigi la humoron de la londonanoj. Ĝi estis origine konstruita fronte de publika konstruaĵo nomita The Fortune of War, kiu antaŭe troviĝis tie sed estis detruita en 1910.