Goldener Spatz (laŭvorte: Ora pasero) estas grava germanlingva porjunulara filmfestivalo. Ĝi okazas ĉiujare en Gera kaj en Erfurto. De 2016 gvidas la konkurson Nicola Jones el Halle (Saale).[1]

Ora pasero
filmofestivalo • kina premio
Komenco 1979 vd
Lando(j) GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ora pasero antaŭ butikumcentro Galerioj Anger 1 en Erfurto

Historio redakti

Ĝi fonditis en 1979 en Gera kiel nacia festivalo por porjunularaj filmoj de GDR por kinejoj kaj televido. Ekde 2008 ĝi okazas ĉiujare kaj iĝis intertempe eĉ la plej granda siaspece en tuta Germanio. Celgrupoj estas ankaŭ fakuloj.

Paso de la tagoj redakti

Dumfestivale estas granda konkursaro en ses kategorioj: longaj filmoj, etfilmoj, animaciaĵoj, distroverkoj, dokumentadaĵoj pluse - ekde kelkaj jaroj - interreta konkurso por testi retpaĝojn fakajn pri ilia taŭgeco por junuloj. Infanoj havas gravan rolon dumfestivale: tri ĵurioj konsistantaj en gejunuloj inter 9 kaj 13 jaroj el Germanio kaj najbaraj landoj atribuas la ĉefpremiojn, nome la orajn paserojn. Krome ankaŭ fakjuĝistoj aljuĝas aliajn premiojn. Dum la ses tagoj la urbanoj de Gera kaj Erfurto povas ĝui pri grandega gamo da interesaj filmoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Informoj longaj pri ŝi. Arkivita el la originalo je 2018-06-12. Alirita 2018-06-06.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo