Orakolaj ostoj estas la plej malnovaj historiaj skibaĵoj el Ĉinio. La skapoloj (ŝultraj ostoj) de bovoj kaj brustaj kirasoj (subaj karapacoj) de testudoj servis kiel antikva ĉina skribmaterialo. Tiujn ostojn kaj kirasplatojn estis uzataj de aŭguristoj dum la dinastio Shang antaŭ pli ol 3 mil jaroj.

Orakolaj skriboj sur brusta plato de testuda kiraso
orakola osto

En 1899, oni malkovris tiujn orakolajn ostojn en la regiono Honan de Anyang. Tiu elfosado pruvis la ekziston de la dinastio Shang. Oni trovis pli ol 100.000 dokumentojn el osto, karapaco kaj konko, kiuj entute surhavis ĉirkaŭ 4500 skribosignojn. El tiuj oni jam sukcesis malĉifri 1700 skribosignojn.

La antikvaj skribistoj ĉizis demandojn sur la ostoj kaj kirasoj. Poste ili varmegigis la pecojn per metala pikilo ĝis ili disfendiĝis. La divenisto tiam interpretis la aperintajn formojn de la fendoj kaj ĉize skribis la prognozon ankaŭ sur la osto aŭ karapaco.

Alia senco redakti

Sorĉistoj kaj aŭgurustoj de indiĝenaj triboj ofte uzis por aŭgurado plenmanon da ostopartoj, kiujn ili ĵetis surteren kaj povis legi de ili la orakolon aŭ prognozon.