La Oranĝo[1] (afrikanse kaj nederlande Oranjerivier), Garipo, Granda RiveroSenku-rivero estas la plej longa rivero en Sud-Afriko. Ĝi fontas en Drakensbergoj en Lesoto, fluante okcidenten tra Sud-Afriko ĝis Atlantika Oceano. La rivero estas parto de internaciaj limoj inter Sud-Afriko kaj Namibio kaj inter Sud-Afriko kaj Lesoto, same kiel inter pluraj provincaj limoj ene de Sud-Afriko. Kvankam la rivero ne trapasas iun ajn ĉefan urbon, ĝi ludas gravan rolon en la sud-afrika ekonomio provizante akvon por irigacio, kune kun produktado de elektra energio. La rivero estis nomita de Robert Jacob Gordon honore de la nederlanda reĝa dinastio Oranje-Nassau.

Oranĝo
La Oranĝo apud Upington, Norda Kablando
La Oranĝo apud Upington, Norda Kablando
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 160 km
Fluo
Fonto Drakensbergo
- Alteco super marnivelo 3 150 m
- Koordinatoj 28° 53′ 48″ S, 29° 1′ 5″ O (mapo)-28.89666666666729.018055555556
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 28° 37′ 51″ S, 16° 27′ 0″ O (mapo)-28.63083333333316.45
Geografio
Landoj Lesoto, Sud-Afriko, Namibio
Alfluantoj Fal-Rivero
Fluado de la Oranĝo Koordinatoj: 28° 38′ S 16° 27′ O / 28.633 °S, 16.450 °O / -28.633; 16.450 (mapo)
Map
Oranĝo
vdr

Fluado redakti

La Oranĝo estiĝas en Drakensbergoj laŭlonge de la limo inter Sud-Afriko kaj Lesoto, ĉirkaŭ 193 km okcidente de Hinda Oceano kaj je altitudo de pli ol 3 000 m. Dum en Lesoto, la rivero estas sciata kiel la Senkuo kaj partoj de ĝi vintre glaciiĝas, kaŭze de la tiea altitudo.

La rivero tiam iras okcidenten tra Sud-Afriko, formante la sud-okcidentan limon de la Liberŝtato. En tiu sekcio la rivero unue fluas en Gariep-Akvobaraĵon ( la plej grandan en la lando ), kaj kontinuas ĝis la Vanderklof-Akvobaraĵo. Ekde la limo de Lesoto ĝis sube de Vanderklof-Akvobaraĵo la fluejo estas profunde entranĉita. Pli fore laŭflue la tereno estiĝas pli ebena, kaj la rivero estas vaste uzata por irigacio.

Apud la plej okcidenta punkto de la Liberŝtato, sudokcidente de Kimberley, la Oranĝo rekontas sian ĉefan alfluanton, la Fal-Riveron, kiu mem konstituas multon de la norda limo de la provinco. Ekde tie ĉi la rivero daŭrigas sian fluadon okcidenten tra la arida sovaĝejo de la suda Kalaharo-regiono kaj de Namakvalando en Norda Kablando por alveni en Namibion je la 20-a grado de orienta longitudo. Ekde tie ĉi ĝi fluas okcidenten dum 550 km formante la internacian limon inter la provinco kaj Karaso en Namibio. Je la limo, la rivero trapasas la vilaĝon de Vioolsdrif, la doganejon inter Sud-Afriko kaj Namibio.

Dum la lastaj 800 km de sia irado la Oranĝo ricevas multajn efemerajn alfluantojn kaj pluraj uedoj iras al ĝi. En tiu sekcio, Namibo finiĝas je la norda riverbordo de Oranĝo, do en kutimaj cirkonstancoj la akvovolumeno aldonitaj de tiuj alfluantoj estas neglektebla. Tie ĉi la fluejo denove estas profunde entranĉita.

La cent akvofaloj aŭ Aŭgrabies-Akvofaloj situas en tiu ĉi sekcio de la Oranĝo, kie la rivero malsupreniras 122 m en distanco de 26 kilometroj.

 
Tiu bildo montras nur la lastajn 100 kilometrojn de la Oranĝo. En tiu lasta etendo la gruzo demetiĝas en la fluejo. La sablobenkoj estas diamantoriĉaj, kaj pluraj diamantominejoj funkcias laŭlonge de la koncerna riverosekcio.

La Oranĝo elfluas Atlantikan Oceanon ĉe Aleksandro-Golfo, kiu troviĝas proksimume samdistance de Kaburbo kaj de Baleno-Golfo ( afrikanse : Walvisbaai ). Iuj 33 km de la elfluejo ĝi estas komplete barita de rapidfluejoj kaj sablobenkoj kaj ĝenerale ne estas navigebla tra longaj sekcioj.

La rivero havas totalan longecon de 2 200 kilometroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti