Oranienbaum-Wörlitz

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Oranienbaum-Wörlitz estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wittenberg de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj ekestis la 1-an de januaro 2011 per administra kunigo de la urboj Oranienbaum (kun urboparto Goltewitz kaj arbara teritorio Kapen) kaj Wörlitz kun la ĉirkaŭaj neurbaj komunumoj Brandhorst, Gohrau, Griesen, Horstdorf, Kakau, Rehsen, Riesigk kaj Vockerode - ĉiuj partoj antaŭe konsistigis la komunumaron Wörlitzer Winkel. Fine de decembro 2022 la nova urbo havis 8067 loĝantojn.

Oranienbaum-Wörlitz
Blazono
Oranienbaum-Wörlitz (Germanio)
Oranienbaum-Wörlitz (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Wittenberg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034904 (Brandhorst, Horstdorf, Kakau, Oranienbaum), 034905 (Gohrau, Griesen, Rehsen, Riesigk, Vockerode, Wörlitz)
Poŝtkodo 06785
Aŭtomobila kodo WB, GHC, JE
Oficiala Municipokodo 15091241
Politiko
Komunumestro Uwe Zimmermann
Adreso de la administrejo Franzstraße 1, 06785 Oranienbaum-Wörlitz
Demografio
Loĝantaro 8067 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 48′ N, 12° 24′ O (mapo)51.80361111111112.406388888889Koordinatoj: 51° 48′ N, 12° 24′ O (mapo)
Areo 115 km²
vdr

Parto de la urba teritorio estas interalie la parko de Wörlitz, parto de la Ĝardena regno Dessau-Wörlitz listigata kiel monda kultura heredaĵo de UNESKO, kaj Kastelo Oranienbaum, unu el kvar "devenaj kasteloj" de la nobela dinastio Oranje-Nassau al kiu apartenas la reganta reĝa familio de Nederlando.


kastelo Oranienbaum
gotika domo en la parko de Wörlitz