Oranjebitter (bitero) kaj oranjelikeur (likvoro) estas alkoholaĵoj preparitaj el distilitaj bigaradoŝeloj, amara oranĝo kaj brando. Origine oranjelikeur enhavas sukeron kaj oranjebitter ne. Oranjebitter oni trinkas dum festoj pro la nederlanda reĝa familio.

Eks-urbestro Van der Knaap de la komunumo Ede tostis per oranjebitter je la ĵus dekoraciitaj civitanoj.

Origino redakti

Oranjelikeur estis disvolvita post 1620 honore al diversaj venkintaj bataloj fare de princo Frederik Hendrik. Ĝis ĉirkaŭ 1800 la trinkaĵo estis sufiĉe nekonata. Post la enviciĝo de la unua reĝo Vilhelmo la 1-a en 1814 la produkto estis renovigite enmerkatigita. Ĉi-foje sen sukero. Tial la nomo oranjebitter. Nuntempe oni ne tre ŝatas biterojn kaj estas aldonata iom da sukero.