Oratoro

profesia parolisto por aŭdantaroj

Oratoro en esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas

  1. homo, kiu kutimas publike paroladi: juĝeja, politika, eklezia oratoro, respektive
  2. tiu, kiu parolas en la nomo de kolegoj: li estis la oratoro de la grupo.

La vorto konatiĝis aparte en la latina formo orator ("parolisto") en la Romia Imperio. En la klasika teorio de retoriko (de la greka vorto por oratoro, Ρήτορας [Retoras]), la vorto oratoro estas fakvorto por "strategia komunikisto". Sekve la retorika praktiko estas "la rego de sukcesorientitaj komunikaj metodoj" (laŭ Joachim Knape, origine germane die "Beherrschung erfolgsorientierter strategischer Kommunikationsverfahren"). Homo en rolo de oratoro komunikas por konvinki la aŭskultantaron pri la graveco kaj subtenindeco de certa celo, greke nomata τέλος, do "telos". Dum retorikisto estas tiu kiu instruas publikan paroladon, oratoro estas tiu kiu publike praktikas ĝin.

En la pli novaj teorioj de retoriko kaj amaskomunikado la instanco de oratoro ne plu ligiĝas nepre al individua persono kaj al la situacio de voĉa parolado, sed uzatas en pli vasta kaj pli abstrakta senco. Tiel ekzemple tuta redakcio de politika gazeto povas transpreni la funkcion de oratoro. Iuj sciencistoj sistemon de pluraj homoj en komuna funkcio de oratoro nomas "oratoran kolektivon".

Etimologio redakti

La vorto devenas de la hindeŭropa pralingvo kaj de ties vortbazo *or- ("prononci ritan formulon"). El tio interalie kreskis la latina verbo orare ("paroli antaŭ kortumo aŭ asembleo", "porparoli", "pledi") kaj la substantivo orator ("parolisto"). En la malnovfranca lingvo de la 14-a jarcento el tio iĝis la vorto orateur, kaj en la anglo-franca lingvo de tiu epoko la vorto oratour. En la angla lingvo la vorto dokumentiĝas ekde la jaro 1374, en la signifo "iu kiu pledas aŭ argumentas por idea celo", kaj tiulingve la morderna signifo de la vorto "publika parolisto", atesteblas ekde proksimume la jaro 1430. Simile ankaŭ aliaj eŭropaj kaj poste ekstereŭopaj lingvoj prenis ĝin el la latina lingvo post la fino de la antikva epoko.

Modernaj oratoroj redakti

En la 20-a jarcento interalie elstaras la sekvaj publikaj parolistoj (sendepende de politika orientiĝo):

Esperantistoj redakti

Elstaras:

Vidu ankaŭ redakti