La monunuo de unu lando baziĝas sur orbazo, se la papera mono estas kovrita per oro. Tio estas: Unu monbileto egalas al certa kvanto da oro. La tiel kunligita devo de la Centra Banko eldiras, ke la monbileto estas iam ajn ŝanĝebla al konvena kvanto de oro (obligacio por internacia ŝanĝebleco).

Oni distingas:

  • ora monunuo: ormoneroj servas kiel pagiloj.
  • orkerna monunuo: papermono cirkulas kaj oro estas reezrvita ĉe la Cetra Banko kiel rezervaĵo por la interneciaj pagoj.
  • ordeviza monunuo: La centra-banka rezervaĵo povas konsisti el devizoj de aliaj orbaz-monaj landoj, kile tio okazis antaŭ fino de la ora konvertebleco de la usona dolaro en1971 en la Germana Federacia Respubliko.

Se la tuta en cirkulo troviĝanta monkvanto estas kovrita per oro en la Centra Banko, oni parolas pri tuta orbazo (kovrita 100%).

La obligacio por ŝanĝebleco limigas la eldonon de la mono tra la Centra Banko kaj ankaŭ obstaklas la komercan kapablecon por respondi la ekonomiajn ŝanceliĝojn, per ebla ŝanĝo de la monpolitiko. Tiel ofte aperas mallongtempaj deflaciaj fazoj. Aliflanke limigas la tuta orbazo eĉ ankaŭ la inflacion. La monunuj, baziĝantaj je orbazo estas dum longa tempo deflecio- kaj inflacioneŭtralaj.

Historie, la orbazo estis internacie disvastiĝanta. Porparlantoj de la orbazo asertas, ke ne la firmteno je oro estis respondeca pri la granda depresio, sed la ĉesigo de la klasika orbazo en la jaroj de 1914 kaj 1922, kio kaŭzis la inundon de la mondo per la nove akirita mono kaj kio kondukis al malfavora ekonomia ŝveliĝo en la 1920-aj jaroj kaj kiel sekvo al borsa kolapso, (nigra ĵaŭdo) kaj al ekonomia krizo en la 1930-aj jaroj.

La evoluo de orbazo en la Usono redakti

Oni ĉesigis en 1933 en Usono la liberan ŝanĝon de papermono al oro kaj la orposedaĵo estas malpermesita je deponado (por la simplaj loĝantoj, por 40 jaroj). Oro estis do fakte uzata por reguligi la kontaktojn inter la centraj bankoj.

La 18-an de marto en 1968, la Usona Kongreso voĉdonis por ĉesigo de la devo, formi orajn rezervojn.

La 15-an de aŭgusto de 1971la registaro de Richard Nixon ĉesigis la ŝanĝeblecon de dolaro je oro ankaŭ por la Centra Banko en Ekonomia Modelo de Bretton Woods.

Tio finis la 150-jaran tradicion. Ekde tiam, la usona registaro havas pli da libereco por difini la (cirkulantan) monkvanton (ĉiutage: funkciigi la biletpresadon), sed ion reguligas leĝaj antaŭskriboj.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

La or-komploto, Ferdinand Lips, ISBN 3-930219-54-9


Vidu ankaŭ redakti