La orbita periodo estas la tempo kiun planedosatelito (aŭ alia objekto) bezonas por fari kompletan orbiton.

Kiam temas pri objektoj orbitantaj la Sunon ekzistas du malsamajn orbitajn periodojn:

  • La sidera periodo estas la tempo kiun la objekto bezonas por fari kompletan rivoluon ĉirkaŭ la Suno, prenante kiel punkto de referenco fiksan stelon. Oni konsideras ĝin la vera orrbita periodo de la astro, ĝi estas kiun restanta observanto vidas.
  • La sinodika periodo estas la daŭro inter du sinsekvaj samaj fazoj de astro. Ĉi tiu periodo kalkulas je la movo de la Tero, kiu ankaŭ rivoluas ĉirkaŭ la Suno. Tial, ĝi estas la ŝajna orbita periodo.

Rilato inter la sidera periodo kaj la sinodika periodo redakti

Koperniko disvolvis matematikan formulon por rilatigi ambaŭ orbitajn periodojn.

Konsiderante la sekvajn simbolojn:

P = sidera periodo de la astro
S = sinodika periodo de la astro
T = sidera periodo de la Tero

Por iu tempo S, la Tero trairas angulon de 360º/T)S (oni supozas cirklan orbiton) kaj la astro moviĝas (360º/P)S.

Kaze de interna planedo, tio estas, planedo kies orbita periodo estas pli malgranda ol la orbita periodo de la Tero.

(360º/P)S = (360º/T)S + 360º

Post algebra manipulado, ni havas

1/P = 1/T + 1/S

Por ekstera planedo, la kalkulo estas simila:

1/P = 1/T - 1/S

Vidu ankaŭ redakti