Ordinara didelfo (latine Didelphis marsupialis), ankaŭ nomata "nigrorela didelfo" kontraste al la parenco blankorela, estas biologia specio el la genro de didelfoj - malgrandaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, grimpanta sur arboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara didelfo
ordinara didelfo
ordinara didelfo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Didelfuloj Didelphimorphia
Familio: Didelfedoj Didelphidae
Subfamilio: Didelfenoj Didelphinae
Genro: Didelfo Didelphis
Specio: Ordinara didelfo Didelphis marsupialis
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio troveblas en Centra kaj Suda Ameriko, de la nordoriento de Meksiko norde ĝis Bolivio sude - konkrete en Belizo, Bolivio, Ekvatoro, Franca Gujano, Gujano, Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Meksiko, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, Salvadoro, Surinamo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo (unuopaj ekzmepleroj eĉ vidiĝis en norda Argentino kaj Paragvajo).

Ĝi estas tre ofta kaj ne estas endanĝerita, ĉar ĝi sukcesas vivi eĉ en urboj. La felo de ordinara didelfo estas uzata en la peltindustrio: ĝi havas longan, iom maldelikatan kaj maldensan hararon kaj estas nomata oposumo.

La bestoj manĝeblas fare de homoj, kaj ilia viando estas estimata ĉefe en kamparaj regionoj de Ameriko. La gusto tre similas al kuniklo, havas malmultan grason kaj estas mola. Ĝenerale, ĝia manĝado estas simbolo de malriĉeco, pro tio, multaj homoj hontas konfesi ĝian manĝadon.

Aspekto redakti

 
skeleto, muzeo de Natura Historio de Ĝenovo

La ordinara didelfo simile grandas kiel doma kato. La suba fela tavolo fakte flacecas, sed estas kaŝata per longaj nigraj haroj kiuj kovras ĝin, dum la ratosimila vosto, la fingroj kaj vizaĝo senfelas. Ĝi havas grandajn orelojn, kiuj estas kutime nigraj, kaj la vizaĝo kutime gavas la koloron de pala persiko, kun nigraj lipharoj kaj okuloj kiu reflektas ruĝece en lumo.