Ordinara polipodio

La ordinara polipodio aǔ latine (Polypodium vulgare) estas filiko el la familio de la Polipodiacoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'ordinara polipodio'
ordinara polipodio (Polypodium vulgare)
ordinara polipodio (Polypodium vulgare)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Traĥeofito Tracheophyta
Klaso: Polipodiopsidoj Polypodiopsida
Ordo: Polipodialoj Polypodiales
Familio: Polipodiacoj Polypodiaceae
Genro: Polipodio Polypodium
Specio: ordinara polipodio Polypodium vulgare
ordinara polipodio Polypodium vulgare
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La vintroverda multjara specio disvastiĝas kiel rizoma geofito aǔ kiel rampanta ĥamefito. La planto formas ofte densajn grupojn. La folioj estas duliniaj, alternestarantaj kun integra rando. La folio restas verdaj tutjare. Dun la maturiĝo de la sporoj de julio ĝis oktobro ĉe la malsupra flanko de la ledaj, malhelverdaj folioj, kiuj longas ĝis 50 cm, aperas punktoformaj soroj.

La nombro de la kromosomo estas 2n = 148.[1]

Ekologio redakti

La ordinara polipodio estas vintroverda rizoma geofito aǔ rampanta ĥamefito. Ĉe alta humideco de la aero ĝi estas la sola mezeǔropa epifito, kiu kreskas sur la arboŝelo. La folioj estas sufiĉe rezista kontraǔ frosto kaj sekigado. La folioj kreskas el la tiel nomataj filopodioj de la rizomoj. La soroj estas relative grandaj kaj rondaj, induzio mankas.

Oni povas plimultigi la planton per ĝis 30 cm longaj rizomoj: vegeta reproduktado.

 
Ordinara polipodio (Polypodium vulgare), flanko de malsupre.

Disvastigo redakti

Polypodium vulgare estas t. n. duonombroplanto, kiu preferas mildan vintron, mezsekan senkalkan kaj human grundon. Ĝi kreskas en maldensaj kverkaj kaj betulaj arbaroj kaj ĉe ombraj muroj kaj arbustaroj, sed ankaŭ sur sablo, rokoj kaj neprofundaj lomaj grundoj. La filiko ankaŭ kreskas kiel epifito sur la arboŝelo de arboj.

En la Algoviaj Alpoj en suda Germanujo la specio kreskas [2] en Vorarlberg kaj la okcidenta deklivo de la monto Elferkopf en alteco de ĝis 2100 m.[3][4]

Uzado redakti

La dikaj bulbecaj rizomoj enhavas altan procentaĵon de glicirizino kaj de diversaj sukeroj. Tial la planto nomiĝas en la germana Engelsüß nome „dolĉo de la anĝeloj“ kaj en la ĉeĥa ĝi nomiĝas osladič „Makulfiliko“, kiel osladit „dolĉigi“.

La planto estas uzata ankaŭ medicine. La rizomo estas uzata kontraǔ tusado kaj raǔkeco. Ĝi estis ankaŭ uzata kontraǔ artrito kaj hepataj malsanoj en la popola medicino. La amaraj efikas kiel vermicido.

Enhavosubstancoj redakti

Polypodium vulgare enhavas ankaŭ ekdisteroidojn, kiuj apartenas al la hormonoj ekdisono kaj ekdisterono[5]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5, S. 86–87.
  2. Dieter Lehmann: Zwei wundärztliche Rezeptbücher des 15. Jahrhunderts vom Oberrhein. Teil I: Text und Glossar. Horst Wellm, Pattensen/Han. 1985, nun Königshausen & Neumann, Würzburg (= Würzburger medizinhistorische Forschungen, 34), ISBN 3-921456-63-0, S. 263.
  3. Erhard Dörr, Wolfgang Lippert: Flora des Allgäus und seiner Umgebung. Band 1, IHW-Verlag, Eching bei München 2001, ISBN 3-930167-50-6, S. 91.
  4. (1995) “Reticulate Evolution in the Polypodium vulgare Complex”, Systematic Botany 20 (2), p. 89–109. doi:10.2307/2419442. 
  5. G. Heinrich, H. Hoffmeister: Ecdysone as companion substance of ecdysterone in Polypodium vulgare L. In: Experientia. 23(12), 15. Dez 1967, S. 995. German. PMID 6077902

Literaturo redakti

  • Rainer Neuroth: Biosystematik und Evolution des Polypodium vulgare-Komplexes (Polypodiaceae; Pteridophyta) (= Dissertationes Botanicae. Band 256). Gebr. Bornträger, E. Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart 2005, ISBN 3-443-64168-7.
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Botanisch-ökologisches Exkursionstaschenbuch. Quelle & Meyer, Wiesbaden 1994, ISBN 3-494-01229-6, S. 375 f.
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korr. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.

Eksteraj ligiloj redakti